Sinjoro Bergwald. (Brosante boton.)

Pardonu, mi audis ion tie chi.

Raten.

Chu vi estas la shupurigisto de tiu chi gastejo?

Sinjoro Bergwald.

Shupurigisto?

Raten.

Servisto, lakeo, se vi tion preferas.

Sinjoro Bergwald.

Tute ne sinjoro, mi nur faras tion pro komplezemo je miaj loghantoj.

(Frapas al la pordo de Viktor.) Sinjoro, jen viaj botoj. (Viktor iom

malfermas kaj prenas ilin.) Ne sinjoro, mi estas la posedanto de tiu chi

domo.

Raten.

Vi do ludonas loghejojn?

Sinjoro Bergwald.

Certe, sed mi nun chiujn fordonis.

Raten.

Diablo! Kial vi ne forprenis la anoncon: loghejojn! tie chi oni parolas

Esperante? Chu vi opinias, ke mi nur eniris por vidi vian malinteresan

vizaghon? Cetere, kiuj estas viaj luantoj?

Sinjoro Bergwald.

Sinjorino kaj sinjoro.

Raten.

Kiel? Kia sinjorino kaj sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Pardonu, mi estas Dresdena domposedanto, mi ne bezonas respondi viajn

demandojn. Krom tio vi shajnas tre ekscitita!

Raten.

Ekscitita, ata, ota! Chielo, malbenite, ate, ote! Mi do devas esti

ekscitita. Mi alvenis per automobilo, char lokomotivo ne estis havebla!

Miaj okuloj estas plenaj de polvo. Donu al mi akvon!

Sinjoro Bergwald.

Akvon?

Raten.

Certe! Por ellavi la polvon el miaj okuloj. (Vidas la florojn.) Jen, tio

sufichos. (Eljhetas la florojn, lavas al si la okulojn.)

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Vi difektas mian tapishon.

Raten (sekigante la manojn per la kurteno).

Tio ne difektos ghin.

Sinjoro Bergwald.

Miaj kurtenoj! Ho ve! Mi alportas mantukon.

Raten.

Ne necese! (Alshovas seghon.) Sidighu!

Sinjoro Bergwald.

Dankon! Mi ne estas laca!

Raten (ordonema).

Sidighu!

Sinjoro Bergwald (mallaute).

Chu mi alvoku policanon?

Raten (ankau sidighas, multe pli afable).

Chu vi estas fraulo au edzo?

Sinjoro Bergwald.

Edzo.

Raten.

Mi estas kontenta. Vi havos kompaton kun malfelicha edzo kiel mi.

Sinjoro Bergwald.

Dio mia!

Raten.

Mi vivis dudek jarojn en la kolonioj, fine la hotentotoj min tedis, mi

revenis Europon kaj edzighis kun juna bela hispanino . . . . kaj

nun . . .

Sinjoro Bergwald.

Kion li diros al mi?

Raten.

Ni estis tiel felichaj! Per Esperanto ni trovis unu la alian, Esperanto

estis la lingvo de nia amo. Mi deziris ghojigi mian edzinon per la vizito

de la kvara kongreso. Kaj nun, kiam en la lasta stacio mi alportis al shi

bulkojn, shi ankau petis limonadon. Mi iras alporti ghin ne rimarkante, ke

la dek minutoj pasis -- jen la vagonaro forveturas kun mia edzino kaj juna

bela danghera Franco.

Sinjoro Bergwald.

Danghera Franco?

Raten.

Jes, li estis kun ni en la sama kupeo! Ili ne parolis unu vorton kune,

dum la vojagho, sed nun mi vidas la ruzon, ili volis forkuri -- la limonado

nur estis preteksto. Sed mi ilin trovos! Mi ilin mortigos! Mi ilin

polverigos, mi ilin disrompos kiel -- (li ekkaptas la florvazon).

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Estas Saksa porcelano!

Raten (residighas).

Sinjoro, al mi diris policano, ke tiaj personoj eniris tiun chi domon,

montru ilin al mi, montru al mi viajn loghantinojn. (Ekstaras kaj pushas

la seghon kontrau la planko.)

Sinjoro Bergwald.

Trankvilighu, sinjoro! Vi detruas la domon!

Raten.

Montru viajn loghantinojn!

Sinjoro Bergwald (al si mem).

Dio mia! Se la juna sinjorino estas la forkurinta edzino! Ni chiuj estus

perditaj!

Raten (ekstarante kaj renversante sian seghon).

Vi rifuzas montri al mi vian loghantinon?

Tri unuaktaj komedioj · 第 74 / 102 题