(Sinjorino Bergwald eniras, pordo 3.)
Sinjoro Bergwald.
Jen mia edzino, dank' al Dio, luma ideo! Sinjoro, mia loghantino.
Raten.
Kiel, tiu maljunulino?
Sinjorino Bergwald.
Maljunulino? Mi?
Sinjoro Bergwald.
Diru jes, au ni chiuj estas perditaj!
Raten.
Chu vi estas la loghantino de tiuj chi chambroj?
Sinjoro Bergwald.
Jes, diru jes!
Sinjorino Bergwald.
Je-e-e-e-es.
Raten.
Ekvidinte vin, sinjorino, miaj suspektoj koncerne tiu chi domo tute
malaperis. Mi serchos alie, kaj poste mi revenos en la Centralhotelon.
Trovonte ilin mi -- mi -- (kun bruo eliras).