SCENO IX.

Sinjorino Bergwald.

Kion fari nun? Idino de la familio von Blücher ne povas brosi shuojn!

Sinjoro Bergwald.

Sed ni ghin devas fari, ni ludonis la chambrojn kun servado. (La sonorilo

de Julieta audighas.)

Sinjorino Bergwald (demandas che la pordo).

Kion vi deziras? Kompreneble la sinjorino deziras la shuojn, helpon je la

vestigado poste teon kaj tiel plu! Estas neaudite!

Sinjoro Bergwald.

Se vi ne volas helpi la sinjorinon, mi ghin faros.

Sinjorino Bergwald.

Ne, ne, vi certe ne devas, mi ghin faros. Ho, miaj praavoj! Se vi scius,

ke idino de la familio von Blücher devas purigi shuojn! (Eniras la

chambron de Julieta.)

(Sonorigado de la alia flanko.)

Sinjoro Bergwald (frapas al la pordo de Viktor).

Li ankau postulas la botojn. Tie ne estas helpo, mi devas, devas fari

ghin. (Prenas la antautukon.) Mi ne estas el la familio von Blücher, sed

tio estas tute kontraua al mia inklino. Tamen -- -- (la sonorilo de la

pordo 3 eksonas). Diablo, jen la sonorilo de la loghejo. Mi devas

malfermi.

Tri unuaktaj komedioj · 第 71 / 102 题