SCENO VIII.

Sinjorino Bergwald.

Imagu nur, tiu chi Berta postulas duoblan salajron.

Sinjoro Bergwald.

Ne eble.

Berta.

Tamen eble. Mi havas duoblon da laboro. (Sonorilo eksonas el la chambro

de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald.

Kuru, kuru rapide, nia loghantino sonorigas.

Berta.

Nova sinjorino servota, tion mi ne povas. (Iras en la chambron de

Julieta.)

Sinjoro Bergwald.

Mi ludonis la malgrandan chambron al la juna sinjoro por 10 spesmiloj.

Bonege, chu ne?

Sinjorino Bergwald.

Mi havos novan silkveston?

Sinjoro Bergwald.

Ni vidos, vidos, eble!

Berta (revenas kun la shuoj de Julieta).

Nun mi devas purigi alian paron da shuoj! Chu vi donos al mi duoblan

salajron?

Sinjoro Bergwald.

Kial vi povas esti tiel malmodesta?

Berta.

Mi ne estas malmodesta. Mia kuzo, la policano diras, duobla laboro

meritas duoblan salajron. Chu vi volas ghin doni au ne?

Sinjoro kaj Sinjorino Bergwald.

Certe ne!

Berta.

Tiam, gesinjoroj, brosu mem la botojn de viaj luantoj, mi ghin ne faros.

Jen la antautuko kaj la broso, mi prenas mian liberecon! Adiau!

(Forkuras.)

Tri unuaktaj komedioj · 第 70 / 102 题