(Sinjorino Bergwald eniras el pordo 2.)
Sinjorino Bergwald.
Fine la dormochambroj estas pretaj. Nur la "Manolon" oni ne ankorau
sendis. (La sonorilo de pordo 3 eksonas.) Eble jen, vidu Berta. (Eniras
komisiisto.)
Komisiisto.
Mi alportas la objektojn achetitajn de Sinjoro Bergwald: manol,
skribmashinon, . . . . . .
Sinjorino Bergwald.
Bona Dio! Kion do mia edzo pensas? Li deziras ludoni chambrojn pro
profito, kaj li elspezis jam multe da mono. La tuta familio vizitis
Esperantajn kursojn dum tri monatoj. . . .