SCENO III.

(Eniras Sinjoro Bergwald el pordo 3, alportante jhurnalojn.)

Sinjoro Bergwald.

Estas la chefafero, la jhurnaloj! Niaj gastoj deziros revidi siajn

gazetojn. (Chiuj elprenas unu au du el ili kaj elvokas.)

Sinjoro Bergwald.

Jen la Revuo.

Sinjorino Bergwald.

Jen Lingvo Internacia kaj Tra la Mondo.

Elza.

Ho jen, tute nova gazeto!

Sinjoro Bergwald.

Estas "La Bela Mondo". Charma titolo, chu ne?

Berta.

Kaj ghia enhavo! Estas belega! Mia kuzo, la policano, konas presiston, li

ricevis unu el la provaj ekzempleroj.

Sinjorino Bergwald.

Chu vi achetis tiujn chi jhurnalojn?

Sinjoro Bergwald.

Jes, mia kara. Donace mi ilin ne ricevis.

Sinjorino Bergwald.

Ghis nun estis nur elspezoj. Nun ni pripensu la enspezojn. Kiom do ni

ricevos por niaj chambroj?

Sinjoro Bergwald.

Mi pensas eble dudek Markojn po semajno.

Berta.

Permesu, sinjoro. Diru 10 spesmiloj, tio ne shajnas tiel multe.

Sinjoro Bergwald.

Kion vi scias pri spesmiloj?

Berta.

Mia kuzo, la policano, klarigis al mi la aferon. Li diris, ke dum la

kongreso vi donos al mi la salajron en spesmiloj -- 20 spesmiloj monate.

Sinjoro Bergwald.

Kie do estas la tarifo, alportu ghin Elza.

(Elza alportas grandan kartonon.)

Elza.

Jen, pachjo.

Sinjoro Bergwald (post serchado en la tarifo).

Mia bona infano tio ne estas ebla. Mi ja ne ankorau havas la profiton.

Ni ja chiuj havos iom da gheno, sed post la kongreso ni chiuj loghos en

Weisser Hirsch, tiam aliaj laboros kaj ni havos la plezuron!

Elza.

Tio estas nenio! Mi denove dezirus iri Parizon!

Berta (faras signon de monricevo).

Tri unuaktaj komedioj · 第 57 / 102 题