Bele meblita chambro. Elza aranghas florojn, Berta vishas tablojn
kaj objektojn.
Elza.
Nun mi aranghas la florojn kaj tiam chio estos preta! La luontoj povas
veni! Ke ili nur venu! Certe ili vidos la grandan afishon: Tie chi oni
parolas Esperante. (Shi montras la afishon kaj remetas ghin en la
fenestron.)
Berta.
Sed estis granda laboro! De la kvina matene hodiau mi penas kaj laboras.
Elza.
Mi ja helpis al vi, kaj nun la chambroj estas en bona ordo kaj tre
komfortaj.
Berta.
Certe, la gastoj estos kontentaj! Ni donos al ili la tutan etaghon, kaj
ni loghos en la kvara, sub la tegmento. Sub la tegmento en tiu chi varmega
semajno de Augusto!
Elza.
Tio estis ja la deziro de miaj gepatroj ludoni la loghejon dum la
kongreso. Tial ni chiuj lernis ja Esperanton tiel fervore. Ankau vi,
Berta, efektive bone parolas.
Berta (rigardas la florojn).
Fraulino, aldonu tiun chi belan filikon al la rozoj!
Elza.
Filikon? Vi scias la nomon? Mi jhus volis serchi ghin en la vortaro.
Berta.
Ho, fraulino, mia kuzo la policano, donis al mi bukedon de rozoj kaj
filiko.
Elza.
Chu via kuzo, la policano ankau donis al vi mirtojn kaj violetojn?
Berta.
Certe, certe, fraulino!
Elza.
Vi estas felicha knabino! Ho ve, mi neniam revidos la charman sinjoron,
kiu al mi donacis violetojn en Parizo!