Petro. Gustavo Falk (en arbarista vesto).
Gustavo (bonkore).
Bonan tagon!
Petro (same).
Koran dankon!
Gustavo.
Mi venas pro la heredajho, kiun mi devas ricevi.
Petro.
Chu vi do estas la plej malfelicha el viaj konkurantoj?
Gustavo.
Nu tion vi ja povas vidi!
Petro.
Ne, kontraue, vi shajnas esti juna kaj sana.
Gustavo.
Juna? Certe, sana? Ne, sinjoro, malsana, jam de unu jaro tre malsana.
Petro.
Pri kio vi do plendas?
Gustavo.
Pri chio. Preskau chio mankas al mi. Mi ne povas edzighi kun la amata
knabino, kaj de kiam shi estas for de che ni, mi shajnas al mi mem kvazau
birdoforigilo, kiu forpelas la paserojn de la cherizujo. Nun vi ja vidas,
ke al mi apartenas la heredo, chu ne?
Petro.
Nu, nu, ne tiel rapide! Antau chio mi eksciu, kiu vi estas.
Gustavo.
Chu vi tion ne scias? Gustavo Falk mi estas.
Petro.
Kaj lau via vesto arbaristo. Ho, nun mi bone scias.
Gustavo.
Vi ankau devas scii, char Petro Falk kaj mia patro estis veraj kuzoj.
Petro.
Tio jam estas grava, sed mi devas sciigi vin, ke dua kondicho estas
plenumota, antau ol vi estas allasebla al la heredo.
Gustavo.
Chu vere? Ankorau unu? Se la maljuna sinjoro estus sciinta, kiel felicha
li povus fari unu el siaj malrichaj parencoj per kelkmiloj da markoj, li
ne estus farinta tiom da kondichoj. Kredeble li estis maljuna strangulo?
Petro.
Strangulo? Ha, ha, juna viro, vi parolas diable senghene pri mia mortinta
amiko.
Gustavo.
Mi sufiche ametas lin, kvankam nur antau kvin semajnoj mi audis pri li la
unuan fojon. Sed strangulo li restas, char se li estus havinta iom da
koreco kaj bonanimeco, tiam li estus demandinta pli frue pri siaj
malrichaj parencoj en la patrujo, char ankau mia patro estas malrichega.
Petro (aparte).
Li estas la unua, kiu diras al mi la veron. Tio min chagrenas, sed mi ne
povas mallaudi lin.
Gustavo.
Almenau, se li nur estus doninta pri si kelkajn sciigojn, tiam mi ja
estus povinta vojaghi che li au skribi al li leteron tian: Tiel mi fartas,
vi estas richa. Pruntedonu al mi kelkmilojn da markoj, por ke mi povu
edzighi kun mia Franjo! Se nun mi heredas de li, la maljunulo ech ne
havas la ghojon senti, ke li felichigis dankeman paron. Ekzistas do
strangaj homoj en la mondo.
Petro.
Vi estas prava. Kaj kion vi diros, audinte la duan kondichon, kiun mi ja
ne povis meti en la gazeton.
Gustavo.
Eldiru! Se honesta viro kaj ellerninta chasisto povas ghin plenumi, mi ne
mankos.
Petro.
Li havis malproksiman parencinon, kun kiu vi devas edzighi.
Gustavo.
Kiu? Mi?
Petro.
Jes, certe, vi. Se ne, vi devas rezigni la heredajhon.