Elcherpita? Ho, tute ne, mi nur volis -- --

Petro.

Permesu, momente mi scias sufiche por taksi viajn heredpretendojn.

Bonvolu eniri tiun chambron. Tie vi trovos kelkajn sinjorojn, eble unu el

ili -- -- --

Ghojo.

Povos farighi mia kvina? Adiau, sinjoro van der Kapelen, mi tre ghojis,

persone konatighi kun vi. Mi nur petas ne fordonu la baptatestojn el via

mano, alie vi liverus al la malamiko armilojn kontrau malfelichega

suferulino. (Enirante la chambron enparolas.) Sinjoroj, mi tre ghojas,

konatighi kun vi. (Oni shin audas parolantan ghis la komenco de la sekvonta

sceno.)

Mustardo.

Tre rimarkinda sinjorino!

Petro.

Kaj tre parolema. Sed antauen. La afero certe ne estas finita.

Mustardo.

Chielo scias -- -- (eliras).

Petro.

Mi komencas nun kompreni, ke estas eble, ankau vivi sen parencaro.

Tri unuaktaj komedioj · 第 35 / 102 题