Gustavo. (Volas iri.)

Adiau.

Petro.

Oho! Kien tiel rapide?

Gustavo.

Hejmen, che mian patron.

Petro.

Chu antaue vi ne volas vidi la knabinon, kiu scias, chu shi ne plachos al

vi?

Gustavo.

Se shi estas beleta, shi eble al mi plachos, sed mi ne edzighos kun shi,

ech se shi sidus en richajhoj ghis super la oreloj.

Petro.

Pripensu bone, kion vi faros, junulo, tute subite vi ighos richa, povos

vivadi senzorge, ne bezonos plu laboradi.

Gustavo.

Diablo! Mi volas labori, laboradi kaj edzighi kun mia Franjo. Nur

kelkmiloj da markoj farus min kontenta.

Petro.

Ech tiom vi ne ricevos, se vi estas tiel obstina kaj malafabla.

Gustavo.

Ni chasistoj ne estas alie. Do, adiau.

Petro.

Kiu ne akceptas konsilon, ne havos helpon. Vi do ne foriros sen

matenmangho?

Gustavo.

Mia matenmangho estas glaso da fresha akvo, au, diboche, glaso da biero.

Petro.

Tion mi ne permesas. Vi ja devas konatighi kun la aliaj parencoj. En tiu

chambro vi trovos societon. Eble poste vi pensos alie pri la edzigho.

Gustavo.

Maltrafe! Cent futojn preter la celtavolo. Mian Franjon mi deziras, mi

edzighos kun shi kiel eble plej baldau! Se vi povas helpi min al tio,

maljuna sinjoro, faru ghin. Vi certe ne pentos. Primeditu! Vi havos koran

ghojon pri ni ambau. Do, ghis revido. (Iras en la flankan chambron.)

Petro (sola).

Li estas bonega junulo! Gratulon, maljuna Falk, la sorto shajnas bonvoli.

Kvankam vi ne povis trovi edzinon lau via korgusto, tamen en via

maljuneco al vi ne mankos gefiloj. (Sonorigas.)

Tri unuaktaj komedioj · 第 37 / 102 题