Ghojo.
Levighu, vi volas diri? Tiu estas ankau la vorto de Meinau en la ludo. Au
chu vi deziras kokoton? (Deklamas.) Maljuna Holandano, chu vi volas edzighi
kun kokoto?
Mustardo.
Tondron, kiel malrespekta!
Ghojo.
La samon opinias la reghisoroj. Au tragedian heroinon? (Al Mustardo.)
Hontinda tirano! Honoru la virton de virino! Tremu je mia vengho! Vi
mortiginto de mia edzo!
Petro.
Nun mi petegas vin, min ankau lasu paroli. Trankvile mi ghis nun atendis,
esperante, ke fine vi estos elcherpita.
Ghojo.