SCENO VII.

Petro. Hieronimo Akcipitro.

Hieronimo.

Chu mi havas la honoron paroli kun sinjoro van der Kapelen, kiu fiksis la

hodiauan templimon por la Falka heredo?

Petro.

Mia nomo estas van der Kapelen. Chu ankau vi venas pro tiu celo? Chu vi

apartenas al la familio?

Hieronimo.

Permesu al mi kelkajn demandojn, antau plua daurigado. Vi vidas ke mi

komprenis nian tempon, mi agas nur parlamente. Mi petas de vi notojn,

kompletajn plenajn sciigojn pri la mortinto, pri lia havo kaj pri la

eble jam faritaj pretendoj.

Petro.

Chio pri tio dirinda jam estis presita en la gazeto.

Hieronimo.

Bedaure mi ne povas kontentighi je tio, certe ekzistos ankorau detaloj,

iaj specialajhoj, iaj cirkonstancoj, kiujn mi povos utiligi, tio estas,

kiuj estas necesaj por mia scio.

Petro.

Chu vi do estas nomata Falk?

Hieronimo.

Ghuste dirita, ne! Mia nomo estas Akcipitro, sed Falko kaj Akcipitro

interrilatas proksime, kaj tial ne estas sen eblo, ke malproksima

parenceco --

Petro.

Sinjoro, tio estas malbona sherco. Mia tempo estas limigita kaj mi

petas --

Hieronimo.

Nenia helpo ebla, tre estimata sinjoro van der Kapelen, min forigi estas

tre malfacile. Antaue vi devas doni al mi kelkajn detalojn, specialajhojn

pri tiu chi heredo.

Petro.

Tri unuaktaj komedioj · 第 19 / 102 题