Hieronimo.
Vi certe komprenos, audinte, ke mi estas raportisto por kelke da
eminentaj gazetoj, ke mi havas la saman intereson kiel vi, ke la afero
estu konvene kaj publike pritraktata, kaj ke mi volonte estas preta
klopodi por tio.
Petro.
Mi atentigas vin, ke tiu chi estas familia afero.
Hieronimo.
Familiaj aferoj ne plu ekzistas, hodiau chio estas publika. Kiu ajn uzas
publikecon, ech nur per anoncado, sin metas sub la publika jugho, vi do
ne faru pluajn malhelpajhojn. De via agmaniero kontrau mi dependos la
maniero, kiel mi traktos la aferon en la gazetoj al mi malfermitaj.
Skribi pri tio mi nepre devas, mi jam eksciis de personoj en la
antauchambro kelkajn detalojn, kiuj jam faros bonetan artikolon. Via
heredafero vekis scivolemon, ghi estas priparolata en la kafejoj, do,
detaloj, specialajhoj, nomoj, se eble iom da skandalo, tro grandaj
pretendoj de la holanda au de ia alia registaro -- tio multe efikos.
Petro.
Pro Dio, chu oni jam ne estas certa en sia propra chambro?
Hieronimo.
Ne, chio nun estas publika. La familiaj procesoj, la parlamento,
kongreskunsidoj, chio estas publika. Oni efektive ne plu havas sufiche da
tempo por cheesti chiun publikajhon. Je la naua matene kafejo, por legi
jhurnalojn, fari eltirajhojn, je la deka kunsido de la Esperanta kongreso,
je la dekunua grava proceso che la kriminala kortumo, je tagmezo
artekspozicio, je la unua borso, je la dua tagmangho, je la tria kafejo
König, je la kvara vet-rajdado, je la kvina intervido che iu famegulo,
ekz. la D-ro Zamenhof, je la sesa promenado sur la Altmarkt, je la sepa
opero, je la oka centralteatro, je la naua Belvedero, je la deka parko
de la ekspozicio, je la dekunua Kaiserkafejo, je noktmezo alporti la
notojn en presejon, ktp. ktp. Oni efektive devas sin disshiri: chie notoj,
eltirajhoj, novajhoj, versajhoj. Tial ne detenu min tiel longtempe. Nur
antauen diru al mi la detalojn. Ankau vi estos nomata, vi estos citata,
dece citata.
Petro.
Mi certe nenion sciigos al vi, kaj se mi estus sciinta, kian publikan
priparoladon okazus mia anonco en la gazetoj --
Hieronimo.
Estis nur via kulpo, se vi tiun ne sciis. Neniu sin povas shirmi kontrau
la publikeco. Nur ni korespondantoj nin kashas, neniam ni diras nian
nomon! Chion kion ni skribas prirespondas la redakcio. Ni estas la solaj
nerespondeblaj homoj de la dudeka jarcento.
Petro.