Petro. Charles Faucon.
Charles.
Ai-je l'honneur de parler à Monsieur van der Kapelle,
plénipotentiaire -- de --
Petro.
Mia nomo estas van der Kapelen. Kian deziron vi havas, sinjoro?
Charles.
Le grand héritage, Monseigneur, de feu Monsieur Falk.
Petro.
Lau mia kono la parencaro de la mortinto vivis nur en Germanujo, kaj vi
shajnas esti Franco.
Charles.
C'est à dire, non! Monseigneur! Mi estas de germana "origine" kaj tio ja
estis la komenco de mia malfelicho.
Petro.
Kial do?
Charles.
Je vous le dirai. Mia patro, Karlo Falk el Zwickau mortis, kiam mi
ankorau estis tute malgranda infaneto. Mia zorganto lokis min en la
danclernejon de granda opero, char mi estis tre beleta, véritable amour.
Mi montris grand talent por mia profesio, kaj oni sendis min à Paris,
kiam mi nur estis dekunujara, char mi havis grand talent kaj mi estis
véritable amour. Tio estis très bien! La directeur de spectacles estis
sagha viro, li al mi diris: Monsieur, se vi volas havi engagement kiel
premier danseur, vi ne povas nomighi Karlo Falk. Via nomo estu
francigata, char oni ne kredos en granda opero, ke Germano povas esti
premier danseur. Iru domen kaj pripensu, kiun nomon vi alprenos sur la
afisho. J'y pense, kaj mi trovas, ke monsieur le directeur estas viro
extrêmement sagha, mi diras, mi nomighos Faucon, Charles Faucon, kaj mi
diros al neniu, ke mi estas Germano.
Petro.
Nu, bone. Eble vi estis prava! Profeto malmulte valoras en sia patrujo.
Charles.
N'est ce pas! Ah, monsieur, estas malfelicha afero, kiam oni amas sian
patrujon kaj estas bona patrioto, kaj oni devas paroli france por ke
oni ricevu pagon. O Monsieur, certe tio estas granda malfelicho. Mi tian
longan tempon shajnigis malbonan germanan parolmanieron, ke nun jam mi ne
povas paroli alie. Estas alia afero, de kiam ni havas Esperanton, nian
neutralan lingvon.
Petro.
Kaj pluan malfelichon vi ne havas, pri kiu vi plendas?
Charles.
Ah, Monseigneur! Dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni
povas havi chagrin. Ah, Monseigneur! Se mi ne havus pluan malfelichon!
Sed rigardu mian kapon, mi havas grizan kapon, rigardu mian talion, mi
estas iomete grasa, quelque peu ventru, preskau dikulo. Grasa
dancmajstro kun griza kapo estas tre malfelicha viro, se li havas 9
malgrandajn gefilojn, kiuj volas manghi kaj se li havas ambition kaj amon
al sia arto. Ah, Monseigneur, estas tre malfelicha afero, kiam oni devas
forlasi sian arton kaj ne ghustatempe faris kontrakton por la tuta vivo.
Infaneto volas manger kaj por maljunulo leçon de danse farighas tre teda.
Mi devas montri la danse de polka kaj mi pensas en mia koro, kiel hejme
atendas min kara infano, char ghi estas tre malsata.
Petro.
Certe, tio estas tre maldolcha.
Charles.
Oh, Monseigneur, dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni
povas havi chagrin saltante en l'air. Kaj mi havas multe da chagrin.
Kiam mi farighis ventru, kun un peu de ventre, monsieur le journaliste
skribis en sia gazeto: "Estus tempo, ke tiu chi grasa sinjoro Faucon fine
liberigu nin de sia dancado." Tio estis malagrabla, sed mi ne volis
vidigi mian chagrin. Kiam mi venis domen, mia plej maljuna infano legis
la gazeton, ghi iras al panjo, al mia kara edzino kaj diras: "Pachjo estas
dika, kaj li devas liberigi de si la publikon!" O Monseigneur, estas
maldolcha afero, kiam la propra infano, kiun oni amas kaj bone edukis,
legas tion pri sia patro!
Petro.
Vi igis min jheti terurigan rigardon malantau la kulisojn.
Charles.
Ah, Monseigneur, de antaue la arto havas tre beletan mienon, sed kiam
oni rigardas derrière les coulisses, jen chagrin, multa chagrin. La
gazeto al mi perdigis situacion, jhus kiam mi volis fari kontrakton por
la tuta vivo, monsieur le journaliste skribis, ke oni ne plu volas vidi
min, kaj la junuloj en la parterre siblis. Nun oni ne volis min engager
kaj mi devas prilabori kiel dancinstruisto de malgrandaj knabinoj kaj
malsaghaj bubetoj, kiuj min mokridas, kiam mi montras al ili un Chassé,
jeté, assemblé. Voyez, Monseigneur, tiel, Chassé, jeté, assemblé.
(Dancas.)
Petro.
Mi devas konfesi, sinjoro, estas strangajho, vidi tiel maljunan viron
danci.
Charles.
Sed kiam tiel maljuna viro malsatas, tio ja ne estas strangajho. Mi faras
un tour de polka kaj scias, ke mi ighas ridinda. Mi montras exercices et
grand battement, kaj dume havas chagrin, ke mi ne lernis alian
profesion. Mi dancas mazurkon kaj miaj maljunaj piedoj doloras, mi
malfacile spiras kaj fininte la leçon, mi estas tiel laca, tiel fatigué,
ke mia bona edzino ploras, kiam mi revenas hejmen.
Petro.
Nu, kvankam vi ne estos chefheredonto, tamen vi estos prizorgata. Vi
povos edukadi viajn gefilojn kaj ne plu bezonos danci mem.
Charles.
Ah, Monseigneur, vous me rendez la vie! Kiam mi ne plu bezonas doni
leçons de danse, mi estos tre felicha viro. Tiam mi ree farighos gaja,
kiel mi estis comme jeune homme, tiam mi dancos nur por mia amusement,
tiam mi faros un entrechat por mia plezuro.
Petro.
Iru do en tiun chambron kaj amuzighu che matenmangho kun la aliaj sinjoroj.
Chiuokaze mi esperas, ke mi povos fari ion por vi.
Charles.
Merci, Monseigneur, merci. Mi rekomendas min al vi kun la plej granda
reconnaissance. Voyez le grand compliment d'adieu! (Profunde
salutfleksighas.) Voyez le petit compliment! (Klinighas malpli solene) Et
voyez le compliment amical et reconnaissant. (Tiel klinighas.) Ah,
Monseigneur, mi estas felicha homo. (Eliras en la flankan chambron.)
Petro (sola).
Granda Dio! La maljunulo efektive estas malfelicha! Mi do neniam pensis,
vidante komedion au baleton, ke ankau tiuj personoj sentus chagrenon! Hm,
hm! Nu, lia edzino ne ploru plu, char li revenas hejmen tro laca.