Pli ol unu! Tio estas, mi havas kuzon -- kiu --

Petro.

Kuzo, kiu estas malfelicha?

Franjo.

Ho, bedaurinde li estas malfelicha, char li amas min, amas min tiel kore.

Petro.

Nu, en tio mi ankau ne vidas malfelichon, kaj se vi lin amas same, tio

lin ne kvalifikus kiel heredonton.

Franjo.

Chu vi opinias? Ho, vi estas tre afabla. Mi lin ja amas, char li estas

tiel honesta kaj brava knabo!

Petro.

Nu, kunedzighu do, en la nomo de Dio. Tio estos pli bone ol heredi.

Franjo.

Certe estas pli bone. Sed ambau ni estas malrichaj, li estas juna, sen

ofico, per kio ni gajnos nian porvivon?

Petro.

Vi devas labori, kiel la maljuna Falk ankau laboradis dum sia tuta vivo.

Franjo.

Volontege, kara sinjoro, sed kiel fari sen okazo? Li ellernis la

chasmetion. Ho, se vi havigus al li oficon kiel arbaristo! Por mi vi ne

bezonus zorgi. Mi konas perfekte la terkulturadon.

Petro.

Tio estas meditinda. Sed, chu vi ne povas shpari iom da via salajro?

Franjo.

Ne, mi ne povas. Mia patro ja estas malricha, tial mia devo estas, sendi

al li chiun shparitan groshon.

Petro.

Chu vere, via devo? Nu, knabino, tio alportos benon al vi.

Franjo.

Tio jam alportis benon al mi, char la amo de mia patro kaj de mia Gustavo

estas miaj solaj richajhoj.

Petro.

Lia nomo do estas Gustavo? -- Beleta nomo por arbaristo.

Franjo.

Ho, ankau por supera arbaristo, char tio li certe iam farighos.

Petro.

Eble, se la supera arbarista estraro havas prudenton! -- Vi certe ofte

intershanghas leteretojn?

Franjo.

Leteretojn? Kion vi volas diri?

Petro.

Nu, karesemajn amleteretojn.

Franjo.

Fi, tio ne estus deca! Ni ne bezonas amjhuradojn.

Petro.

Nu, nu! Ne ekkoleru pro tio! Chu vi estas tiel certaj unu pri la alia?

Franjo.

Kompreneble. Estas nun unu jaro, du monatoj kaj dekunu tagoj, de kiam mi

ne vidis lin.

Petro (ridetante).

Kaj kiom da horoj?

Franjo (serioze kaj fervore).

Sep. Sed tamen mi scias, ke mia Gustavo restos fidela ghis morto. Kiam mi

foriris de mia hejmo, ni kune ploris meze de la fabopalisoj en la

ghardeno kaj tiam (kun okuloj mallevitaj) mi ech donis al li kison.

Petro.

Tute prave. Nun, mia infano, iru intertempe en tiun chi chambron. (Montras

sian kabineton.) Poste ni daurigu nian babiladon.

Franjo (afable).

Pri mia Gustavo?

Petro.

Kompreneble! Pri la estonta supera arbaristo! Por la tiea societo,

(montras la flankan chambron) vi do shajnas tro delikata.

Franjo.

Kiom da tempo la afero pri la titolo "superarbaristo" kredeble dauros?

Petro.

Nu, eble nur tridek mallongajn jarojn.

Franjo (ektimante).

Ho, Dio mia!

Petro.

Tio estas, en la plej favoraj cirkonstancoj. Sed kiu scias? La maljuna

Falk posedis ankau vastajn arbarojn, tial mi eble havigos al Gustavo ion

similan jam en tri jaroj.

Franjo.

Ho, sinjoro -- mi volonte -- kiun aghon vi havas?

Petro.

Mi estas sesdekulo.

Franjo.

Bone, mi volonte kisus vin pro tio.

Petro.

Nu tion mi povas honeste akcepti (kisas shin).

Franjo.

Vi ghin do ne malbone akceptis?

Petro.

Tute ne! Mi jam antauvidas, la sinjoro arbaristo rapide progresos.

Franjo.

Sed nun mi ja ne plu estas malfelicha, havante la esperon geedzighi?

Petro.

St, st! Tion ne audu la plenumanto de l' testamento! Iru tien! (Franjo

for.)

Petro (sola).

Lau mia opinio, shi resignus la tutan heredajhon, kondiche, ke shi povu

paroli la tutan tagon pri sia Gustavo. -- Nun la afero komencas plibonighi,

tian karulinon mi volonte havus en mia proksimeco. (Sonorigas.)

Tri unuaktaj komedioj · 第 17 / 102 题