Tio jam okazis al multaj. Sed mi tamen ne komprenas --

Hipolito.

La jhurnalo enhavis noton, ke iu vivas en Parizo, kiu faras metion kiel

"dekkvarulo".

Petro.

Dekkvarulo? Kio tio estas?

Hipolito.

Tio ankau estas tia viro, kiu ebligas tagmanghojn de dektri personoj, el

kiuj neniu deziras morti. Tiu viro do estas mia rivalo, mia konkuranto,

nur kun la diferenco, ke li akceptis kontantan pagon. Fi! Mi ghin faras

senpage, nur por la manghajho. Oni ridis pri la dekkvarulo en Parizo, sed

oni hontis plue inviti min, la dekkvarulon en Dresdeno. Ili preferas

shpari la dektrian por eviti la dekkvaran.

Petro.

Nu, nu! Vi do efektive ne plu ekzistas?

Hipolito.

Ne, mi ne ekzistas! Malesperante pro la neokupitaj vesperoj mi farighis

aplaudisto. -- Mi ghis nun neniel estis teatroamanto, char tie oni ne

vespermanghas kaj la konfitejo ne bezonas dekkvarulon. Nun mi devas

chiuvespere iri tien, mi devas aplaudadi ech kiam mi ne amuzighas. Tio

estas tre maldolcha, sinjoro! Kaj vi ne povas imagi, kiom tio lacigas

pulmon kaj manojn. Kie aliaj amuzighas, tie mi devas labori ghis shvitado.

Petro.

Mi do ne farus ghin.

Hipolito.

Facile dirita! Kie do mi pasigus la vesperojn? En societo mi devas esti.

En teatro estas varme; bona lumigado; delikataj manieroj; krom tio oni

povas partopreni en la diskutado la sekvantan matenon.

Petro.

Lau chio de vi dirita, mi ekkonis unu el tiuj enigmaj personoj troveblaj

nur en urbego.

Hipolito.

La tuta enigmo estas, ke mi ne havas monon, ke mi partoprenas en chiu

plezuro, kaj ke chie mi estas afable akceptata.

Petro.

Vi havas nenion kaj partoprenas en chio, bonvolu klarigi.

Hipolito.

Tre simple. Kiel mi plenigas la vesperojn mi jam rakontis. Je tagmangho

mi chiam lasas min regali, chiu hotelmastro shatas min, char mi amuzas la

gastojn kaj incitas al trinkado. Restas nur la matenmangho, por tiu mi

ankau estas chiam preparita. Chiun tagon okazas almenau unu enterigo kun

la granda pompo, mi almetas la nigran veshton, la krepon chirkau mian

cilindron kaj nigrajn gantojn. (Faras chion, kion li diras.) Jen mi

aperas kiel longjara amiko de l' mortinto, trinkas chokoladon kaj

madejran vinon, mi enshovas min en kaleshon kiel malnova konato de l'

enterigota, faras samtempe novajn rilatojn kaj ghuas agrablan veturadon.

Petro.

Mi auskultas kaj admiras. Feliche ankau mi jam zorgis pri matenmangho.

Hipolito.

Ech se ne, mi instigus vin, tion fari. Estu kompleza, lasu min heredi.

Vere mi estas nedanghera homo, kontenta je malmulto, mi vivas tiel kviete

kaj simple.

Petro (ridetante).

Vi ja vidos. Bonvolu eniri en tiun chambron. Tie vi trovos kunheredanton

kaj matenmanghon.

Hipolito.

Permesu, ke antaue mi aranghas mian tualeton. La krepo restas, char mi

funebras pro mortinta parenco. Por la matenmangho blankan kravaton, por

la kunheredantoj multkoloran veshton kaj por deca eksterajho helajn

gantojn (aranghas sian tualeton lau diro). Jen! Preta! Mi tre ghojas

konatighi persone kun viro, kies famo alportis jam tiom da bono.

Petro.

Neeble!

Hipolito.

Tio ne malhelpas; estas ghentila frazo, agrabla al chiu. Gardu min en

favora memoro, kaj disponu pri mi che chiu okazontajho, kie oni havas

varmajn manghajhojn. (For, en la chambron flanken.)

Petro (sola).

Pli kaj pli amuzige! Mi ja estis preparita por iu ajn strangajho, sed la

personoj iom superas miajn atendojn. (Sonorigas.)

Tri unuaktaj komedioj · 第 14 / 102 题