SCENO IV.

Petro Falk. Hipolito Falk.

Hipolito (tre afable kaj komplezeme).

Sinjoro, mi estas tre malfelicha!

Petro.

Tion vi diras kun tiel gaja mieno, ke vere estas necesa via propra

certigo por kredigi ghin.

Hipolito.

La shajno trompas. La ekstera formo estas gaja, la vera aganta forto de

mia personeco, la akirajho de mia morala konscienco estas nefortika,

neanima, "dispecigita"!

Petro.

Dispecigita? Kompatinde! Kiun mi havas la honoron vidi?

Hipolito.

Hipolito Falk. Ghis antau kelkaj semajnoj la plej felicha viro, la plej

senzorga, lokita en la plej alta socia pozicio, nun, kiel mi jam diris --

Petro.

Dispecigita! Bone! Sed kiajn pretendojn chi tiu dispecigiteco donas al vi

por la heredo de mia mortinta amiko?

Hipolito.

La malplej dubindajn. Mi estas el Saksujo, nomata Falk kaj malfelicha.

Petro.

Kaj el kio konsistas tiu malfelicho?

Hipolito.

El artikolo de la Berlina jhurnalo de la kvina de Januaro. Por tion

komprenigi mi devas fari al vi priskribadon de mia antaua stato. Vi ja

scias, en kia embaraso estas chiu familio de kortega au sekreta konsilano

pro dauremaj dancantaj gastoj che siaj festoj kaj vesperaj aranghoj. Vi

ankau scias, kiel malagrable estas por mastrinoj havi dektri personojn

je tablo. -- Vi certe scias, kun kiaj klopodoj la necesaj kantistoj estas

akireblaj okaze de jubileo au festa tagmangho. Jen, sinjoro, tia mi

estis! Mi estis la "dekkvara", se ie kunmanghis dektri, -- mi dancadis, kaj

tie zorgis pri dancistoj, kie edzinigeblaj filinoj estis provizotaj -- mi

kantadis kiel dua tenoristo au unua basisto, kie ajn oni festmanghis.

Petro.

Tio ja shajnas al mi tute amuziga vivado kaj tamen vi estas dispecigita?

Hipolito.

Ekstreme! -- Jhurnalartikolo ruinigis min.

Petro.

Tri unuaktaj komedioj · 第 13 / 102 题