SCENO V.

Petro, Franjo Falk (kun timema riverenco envenante).

Petro.

Chu vi ne volas alproksimighi, mia bela infano?

(Franjo faras kelkajn pashojn.)

Petro.

Kia estas via nomo?

Franjo.

Franjo Falk.

Petro.

Chu vi estas malfelicha?

Franjo.

Mi estas filino de brava vilagha instruisto. Mia patro, Johano Falk estas

tre malricha, mia patrino jam de longe mortis.

Petro.

Chu via patro sendis vin?

Franjo.

Ho ne, li nenion scias pri mia veno. Vidinte lian troan penadon por

subteni lian multnombran familion, mi serchis oficon tie chi en Dresdeno,

kie mi trovis lokon kiel guvernistino.

Petro.

Nu, tio estas malfelicho por via patro, sed ne por vi.

Franjo.

Tri unuaktaj komedioj · 第 15 / 102 题