Petro.
Ech tio kredeble ne estos akceptata kiel pruvo. Chu vi do estas el
Saksujo?
Gotfrido.
Ne, el Hanovero! -- Sed ni priparolu tion che la jam citita matenmangho.
Petro.
Mi bedauras! Nur tiam, kiam mi konvinkighos, ke ia pruvita rajto pri
pretendo --
Gotfrido.
Permesu, sinjoro. Chu mia nomo ne estas Gotfrido Falk, nepridisputeble
Falk. -- Mia patro ofte rakontis al mi, ke li havis fraton, chu tiu
cirkonstanco ne supozigas, ke mi eble estas la nevo de la Amerikano,
tiom pli, ke tiu frato ankau estis nomata Petro, kaj la antikva legendo
pri Petro en la fremdlando eble -- -- --
Petro.
Sufichas, sinjoro! Mi ja nun vidas, kun kiu mi havas aferon, kaj, se vi
ne povas alporti ian pruvon -- --
Gotfrido.
Ni intertempe transiru al tiu ofte citita matenmangho, char vi ne povas
imagi, kiel terure neplezura interparolado pligrandigas mian soifon.
Petro.
Ne estas mia kulpo, ke tiu chi konversacio shajnas al vi neplezura.
Gotfrido.
Mi ja ne riprochas vin, mi konas mian fatalon! -- Heredi? -- Neeble! --
Nekredeble ke mi ia foje faru lotgajnon? Tute nevershajne! Tia estas mia
sorto! Mi estus bonega viro, se mi havus monon. -- Kredu ghin, mi petas,
mia kara plenumanto de testamento. -- Mi ja ne povas havi monon, char mia
soifo estas multe tro granda. -- Chu vi plene komprenas tion? chu vi
komencas kompati mian malfelichon? Jen, mi nature estas talentplena viro,
mi multon lernis, kaj kion mi ekkaptas, tio al mi sukcesas: muziko,
pentrado, literaturo, sed tio, kion oni nomas orda vivo, estas kontrau
mia naturo. Chio, kion vi povas diri al mi: "domaghe pro viaj kapablecoj,
laboru, tiam vi prosperos" -- tion mi ja ankau diras al mi mem, kiam mi ne
havas monon. Sed kiam mi havas monon, chiuj prudentaj frazoj forighas kaj
komencighas gaja vivado. -- La maljuna Falk vere nenie povus meti sian
monon pli bone ol che mi.
Petro.
Che ni en Holando oni transsendus tian homon, kia vi estas, en la
koloniojn, tie oni lernas laboradon.
Gotfrido.
Ankau tiu chi frazo estas konata al mi, sed same tiel senefika kiel la
ceteraj. -- Mi ne estas malbonulo, mi ne havas malbonajn emojn, sed mi
havas soifon -- mi povas labori, sed tio ne amuzas min. Tiel estas, tia
estas la afero!
Petro.
Kiel oni povas paroli tiel prudente, kaj tamen esti ebria jam frumatene?
Gotfrido.
Mi ne estas ebria, sinjoro, nur gaja, nur ekscitita, tion vi ne
komprenas. Entute, mi neniam ebriighas -- almenau lau tio, kiel mi
komprenas la ebriecon.
Petro.
Dio helpu min.
Gotfrido.
Nu mi pensas, ke ni plej bone iru al mangho. Ech se mi nenion heredus, ne
ekzistas ia suficha kauzo por malgastemeco, tiom pli ke mi supozas, ke
tiu matenmangho estos pagata el la hereda monsumo. Vi certe ne estos tiel
bonkore stulta por pagi vian oficon el via propra monujo. Jen la
diferenco, minher, mi estas tia malsaghulo, ke mi pagas festenojn el mia
posho tiel longe kiel ghi enhavas ion. Matenmanghoj estas mia malfelicho,
precipe se ili iom longe dauradas.
Petro.
Kia strangulo vi estas! Tamen pli agrabla ol vi shajnis al mi komence.
Preskau mi volus provi -- -- --
Gotfrido.
Min plibonigi? Min igi prudenta? Jam multaj provis, sed mi povas certigi
vin, ke tio estus tute sensukcesa penado, tial mi pensas, ke ni chesu
tiun chi dialogon kaj iru manghi -- --
Petro.
Vi estas prava! Vi ja estas ne plibonigebla.
Gotfrido.
Chu vi ne venos kun mi?
Petro.
Mi bedauras, mi atendas ankorau aliajn heredontojn.
Gotfrido.
Domaghe, mi ne amas manghi sola. Kiam mi estas sola, mi farighas pensema
kaj chagrena pri mia malorda vivado. En societo mi sentas, ke la aliaj ne
estas pli bonaj ol mi, tio redonas al mi moralan forton. Venu baldau!
(Kantas.) Ghuu la vivon . . . . .
Petro.
Tiu chi malfelichulo almenau ne intencas trompi min! Jen vanta vivo,
neniam li plibonighos. (Sonorigas.)