SCENO III.

Petro Falk. Gotfrido Falk (eniras el la malantaua pordo, iomete

ebria).

Gotfrido.

Sinjoro, la lakeo al mi diris, ke mi trovos matenmanghon en tiu chi au en

la apuda chambro.

Petro.

Kun kiu mi havas la honoron paroli?

Gotfrido.

Chi tie mi ne vidas matenmanghon, do mi supozas, ke en tiu

chambro -- (montras la apudan chambron).

Petro.

Mi mem kondukos vin tien, kiam mi scios . . ?

Gotfrido.

Kredeble Minher van der Kapelen? Mi supozas tion sekve de via tuta

eksterajho. Mi estas la heredanto de la maljuna Falk, de tiu amerika

richegulo, lia nepridubebla heredanto.

Petro.

Chu vere? Tiam vi devus esti la plej malfelicha el liaj parencoj, kiel vi

tion volas pruvi?

Gotfrido.

Minher van der Kapelen, oni estas tre malfelicha kun neniam satigebla

soifo, kiel la mia.

Petro.

Nu, shajnas al mi, ke hodiau vi jam iom satigis ghin.

Gotfrido.

Malprave! Mi ja iomete provis, sed la plena satigado de mia soifo estas

ekster la limoj de ebleco, kaj jhus pro tio mi deziregas tiun ripete

cititan matenmanghon --

Petro.

Tamen mi petas, havu paciencon, nur por kelkaj minutoj, por ke mi antaue

eksciu, kiugrade vi estas parenco de la mortinta sinjoro Falk.

Gotfrido.

Mi ne precize scias. -- Lia nomo estas Falk, ankau la mia estas Falk; li

posedis monon; mi tian specialajhon nur periode posedas, mi do estas lia

nerefutebla heredanto kaj chiuokaze mi estas plensenca.

Petro.

Se vi ne havas alian pruvon de parenceco!

Gotfrido.

Tri unuaktaj komedioj · 第 11 / 102 题