Petro (sola).
Nun, maljuna Petro Falk, montru kian konon pri homoj vi akiris dum
kvindek jaroj. Okazos ja strangaj pretendoj kaj seniluziighoj, sed mi
profunde enrigardos en homajn korojn, char ofte hered-aferoj malkashas la
veran senton kaj karakteron de la homoj.