Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
"Mi esperas ion diri pri la _Pulman'a_ vagono." Tiun sentencon mi
skribis en la lasta fragmento; sed, tiun _Pulman'an_ vagonon
priskribante, devige mi sekvas la konsilon de Latina frazo _in medias
res_; ĉar la sola vidaĵo, kiun prezentas al mi la memoro, estas tiu
de du personoj (la onklino kaj mi mem) sidantaj en kvazaŭ alkovo,
kiu povas tre komode enteni almenaŭ kvar, eble eĉ ses personojn.
Inter du vicoj de tiaj alkovoj mallarĝa trapasejo kondukas de la
pordo ĉe la antaŭa al tiu ĉe la malantaŭa flanko de la vagono.
Du seĝoj, iom similaj al kanopoj sen finiĝoj, estas alfiksitaj al
la alkovflankaĵoj. Nenion pri ili mi bezonas diri.
Supren rigardante, mi vidas ke, kiel super iu en tegmentĉambro
superpendus la tegmento, tiel super ni superpendas kvazaŭ ega
kornico, kiu, ĉe la malsupra flanko, estas, per grandaj ĉarniroj,
alfiksita al la vagonflankaĵo. Pri tiu "kornico" mi poste parolos;
ĝi ja estas la planko de mia estonta dormĉambro.
Se oni havas la vizaĝon laŭ la direkto de vojaĝo, la fenestro
estas ĉe la dekstra flanko. Iom sub la fenestro oni vidas la butonon
de elektra sonorilo, kaj iom sub tiu ĉi butono du metalajn ingojn.
Puŝinte per fingro tiun ĉi butonon mi venigas nigran kelneron.
"Alportu al ni ion por manĝi, kelnero." Foririnte li revenas
alportante ne "ion por manĝi" sed, ŝajne, tablosupron, ĉe kies unu
finiĝo estas subportiloj, kiuj surfaldas sur la supron; sed ĉe la
alia finiĝo oni anstataŭigas tiujn ilojn per du hokoj; kiujn hokojn
la kelnero enŝovas en la suprenomitajn ingojn. Tiamaniere alfiksita
la tablo povas eĉ kontraŭstari kontraŭ la ekskuegoj de Amerika
vagonaro.
Ĉar la onklino trovas iom varma la alkovon, la kelnero mallevas la
fenestron kaj el la fenestringo levas kadron, kiu enhavas
metalfadenan reton tian, kian mi antaŭe priskribis. Sed tra tiu reto
tro eniras la vento, pro kio, ankoraŭ mallevinte la kadron li, per
hokoj en ingojn, alfiksas ekstere, sur la antaŭan parton de la
fenestrkadro lignan ŝirmilon, kiu tre similas al ega demandpunkto,
supro malsupren renversita. Tiu aranĝo permesas ke oni ĝuu aeron
sen vento, kaj ne malhelpas ke oni vidu la kamparon.
"La tago venas," diras la antikva skribaĵo, "kaj ankaŭ la nokto."
Nokto! Mi ne povas eĉ skribi la vorton, sen vidante fantazie tiujn
miriadojn da lumpunktoj, kiuj ĉie en la silento de Amerika nokto;
inter la branĉoj de arboj; inter la floroj ĉe niaj piedoj, flugas,
kruciĝas kaj interplektiĝas, viva pasamento sur la robo de Naturo;
ŝanĝante ĉe ĉiu momento en formon eĉ pli admirindan ol antaŭe.
Lampoj de feinoj, en kiuj ĉio estas poeta krom la nomo! Cimoj de
fulmo! (Lightning Bugs)!! Vere Amerikanoj estas treege malpoetaj.
Nokto! Ho, ve la poeta sento! Tiun ĉi nokton ni pasigos en vagonaro;
for la poezio! Nur prozaĵo estas nia deziro--kuŝiĝi.
Mi venigas atendiston, kaj laŭ la sekvanta maniero li pretigas por
ni--dormĉambrojn? Nu, jes. En domo de pupoj ili estus sufiĉe
grandaj dorm_ĉambroj_.
Unue li mallevas la kornicegon, kiun mi antaŭe priskribis, kaj ĝi,
turniĝante sur ĝiaj ĉarniroj, antaŭenfalas kaj fariĝas la
plafono de malsupra kaj la planko de supra ĉambreto. Ĉar la du
ĉambretoj enhavas en ili nur la spacon de unu alkovo, oni povas
supozi ke eĉ la malsupra ne estas tre alta, dum la supra--sed mi
poste parolos pri tio.
El la tiel malfermita spaco elfalas dikaj ledaj kurtenegoj, kiuj, dum
la tago, estis kaŝataj post la kornicego; kaj kiuj nun tute
apartigas de la cetero de la vagono tiujn du ĉambretojn--nian
antaŭan alkovon. Ĉar sammaniere oni pretigas ĉiujn la alkovojn, al
iu noktmeze enirante la vagonon, estus videbla nur mallarĝa
trapasejo inter flankaĵoj de dikaj kaj pezegaj ledaj kurtenegoj. Mi
pensas (sed pri tio mi ne estas certa) ke la kurtenegoj havis ĉe la
malsupra finiĝo pezigilojn de plombo.
De tiu supra ĉambreto la atendisto ankaŭ elprenas la litaĵon por
la malsupra, sed antaŭe li eltiras inter la du seĝoj de la alkovo
kunigaĵon kiu faras el du seĝoj unu kuŝejon. Sur ĝin li aranĝas
matracon kaj litkovrilojn, kaj jen malalta sed ne tro malkonvena
dormĉambro.
Tion mi ne povas diri pri tiu larĝigita ŝranko la supra ĉambreto
(mi uzas la vorton ĉambreto anstataŭ kuŝejo por montri ke ĝi
estas ankaŭ vestejo). Ĝi tute ne posedas apartan kuŝejon. La tuta
spaco sur la planko estas plenigita je matraco, kaj tiel proksima de
la plafono estas tiu ĉi planko ke mi ne povas eĉ sidi sur ĝi sen
frapante kontraŭ la plafonon mian kapon. Pro tio mi trovas iom
malfacila la agon de senvestiĝo. Tamen kiel vestejo la ĉambreto
estas tre konvene aranĝita. Ĉion oni metas sur la plankon (aŭ ĉar
la lito restas sur la planko eble mi devas diri "sur la liton") kaj
pro tio oni ne povas forgesi kien li metis ion ajn.
Kiel pupo sur breto, tiel mi kuŝas. Sed ne! Tiu similaĵo ne
sufiĉas. Ni diru kiel pupo malzorge enpakita en keston kiun portas
petolema knabo tra la stratoj de popola urbo kaj frapigas kontraŭ la
korpon de ĉiu preteriranto.
Ho! tiuj ekskuoj! Kantas la radoj kvazaŭ rekantaĵon triomfan al kiu
estas aldonata el diversaj kuŝejoj muziko de multaj nazaj trompetoj
kunkonsentantaj nek pri takto, tempo nek klavo.
"E-r-r, bang, bang, klank," kantas la radoj. "E-r-r, bang, bang,
klank--e-r-r, bang, bang, e-r-r." (Trompetado!). Ĉu mi iam dormos?
e-r-r-r....
Mi malfermas la okulojn kaj--jen Mateno.
* * *
Dependigitaj de la antaŭa flankaĵo interne mi rimarkis en multaj
vagonoj hakilegojn. Ilia uzo, oni al mi diras, estas por trahaki la
vagonflankaĵojn, se, pro fajro aŭ ia alia kaŭzo estos necese ke la
vojaĝantoj tuj ekfugu la vagonon; kaj mi tre bone komprenas ke foje
estus neeble ekfugi per la du pordoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa
flanko de la vagono. Ekzemple, se okazus interfrapego de du
vagonaroj.
Feliĉe mi neniam ĉeestis aŭ ĉe interfrapego aŭ ĉe fajro, tamen
mi foje vidis la utilon de kunportado de riparigiloj.
Ni surkuras egan teran remparaĵon kies deklivoj estas plenegaj je la
plej belaj floroj, kiam subite haltas la vagonaro, kaj de la
lokomotivo aŭdiĝis la laŭta frapado de marteloj sur feron. "Kio
okazis? Kio okazis?"
"Nenio grava," diras la kondukisto. "Io rompiĝis ĉe la lokomotivo.
La riparigo daŭros eble duonon da horo."
Tio sufiĉas: ĉiuj, viroj, virinoj, geinfanoj eliras sur la
remparaĵon.
Kia vasta kaj bela vidaĵo! Dum kelkaj minutoj mi forgesas la
vagonaron. Krom la frapado de marteloj ĉio silentas. Estas ja treege
trankvile. Eĉ la vagonaro de komercaĵoj kiu post la nia, estante
sur la samaj rejloj, atendas la riparigon de nia lokomotivo, ŝajnas
ion aldoni al la trankvileco de la sceno. Neniu plendas pri
prokrasto. Ni trovas nin momente en Natura Edeno, kaj laŭ la infanaj
kutimoj de ĉiuj Edenanoj (kompreneble mi ne celas la _Edenon_ de
_Martin Chuzzlewit_ kaj _Mark Tapley_) ni okupas nin per la kolektado
de floroj. Tiajn dikajn bukedojn ni kolektas, ke kiam fine la
riparigo efektiviĝas, kaj la vagonaro forrapidas, ĝi estas, por
tiel diri, tute florornamita.
"Kio okazis?" mi demandis ĉe alia okazo kiam subite la vagonaro
haltis en plena kamparo.
"Mi nescias," respondis la demandito, "eble--sed li ne daŭrigis la
sentencon, ĉar eniras la kondukisto, kriegante:--'Belega vidaĵo! La
vagonaro haltos kvin minutojn por ke ĉiu povu ĝin vidi.'"
Belega? jes! Per ligna ponto, kiu super la profundego etendas sin
tiel kiel teksaĵo de araneo, ni ĵus estas trapasintaj grandegan
fendaĵon kies fundo ni ne povas eĉ vidi. Kiel la stangegoj de
pordego de grandegulo altstaras ĉe la buŝo de la fendegaĵo
stonegoj, kiuj enkadrigas ridetantan vidaĵon de vastega ebenaĵo.
Vilaĝoj, riveroj, kampegoj, arbaroj kuŝas antaŭ niaj okuloj tute
same kiel se ni vidus scenon de teatro.
Kaj jen eniras unu el la aktoroj--la lokomotivo de longa vagonaro.
Jen ĝi kaŝiĝas inter la domoj de vilaĝo; jen la blanka vaporo
vidiĝas super la verdaj foliamasoj de arbaro; jen ĝi superkuras sur
ponto la riveron. Fine trakurinte la tutan scenon ĝi malaperas
dekstren.
Kia pacema vidaĵo! Vere estas tiel kiel se ni vidus paradizon el la
buŝo de drakono.
Belega vidaĵo? jes! Sed vidi ĝin en kvin minutoj? Ĉu vere ni povus
ĝin vidi eĉ en kvin tagoj.
Sed ĉion Amerikanoj faras rapide. Sopirante mi forveturas!