BUDHO, LA SEMISTO.

Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).

Foje, kiam riĉa Bramano estis festanta sian dankofeston por la

rikolto, la Budho vojiris kun sia almoz-pelveto por ricevi sian

nutraĵon.

Kelkaj el la homoj estis respektemegaj, sed la Bramano ekkoleriĝis,

kaj diris:

"Decus pli bone al vi laboradi ol petadi almozojn. Mi plugas kaj

semas, kaj pluginte kaj seminte mi manĝas. Se vi farus same, vi

ankaŭ havus ion por manĝi!"

Kaj la Lumigitulo respondis al li: "O, Bramano, ankaŭ mi plugas kaj

semas kaj pluginte kaj seminte mi manĝas."

"Ĉu vi nomas vin terkulturisto," rediris la Bramano. "Kie do estas

viaj bovoj, kie estas la semo kaj la plugilo?"

La Laŭdatulo parolis; "Kredo estas la semo, kiun mi semadas, bonaj

faroj estas la pluvo ĝin malsekigante, saĝo kaj modesto estas la

plugilo, mia animo estas la kondukilo, mi metas la manon je la tenilo

de la leĝo, serioza volado estas la vipo, kiun mi uzadas, kaj

streĉado estas mia plug-bovo. Mi plugas por detrui la malbonan

herbon de la trompo. La rikolto elirante el la semo estas la

nemortema vivo de la Nirvano, kaj per tio finiĝas ĉia suferado."

Tiam la Bramano enverŝis riz-lakton en oran vazon, kaj ĝin

prezentis al la Laŭdatulo, parolante: "La instruisto de la homaro

manĝu tiun ĉi riz-lakton, ĉar la honorindega Gotamo plugas sulkon

portanta la frukton de la nemortemeco."

The Esperantist, Complete · 第 1086 / 1137 题