Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E.
La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo,
t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej
danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la
ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen
estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la
herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel
la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo.
Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso
de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis
ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de
Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj
konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas
ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj
silentis.
Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj
predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi
volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj
intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la
komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo,
respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra
Komitato.
La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel
infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la
unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj
nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas
la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la
belega argumento!
Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem?
Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla.
Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj
de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen!
_Krestomatio._
P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu.
P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn
specigu.
P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin
rimarki.
P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la
domo.
P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj
edzino.
P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu
akompanadi lin.
P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra
lingvo.
P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu.
_Fundamento._
P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki.
P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto.
Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek
frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn.
Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en
Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro
Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte
provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon
ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por
ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj
kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:--
Mi deziras, ke li venu.
Estas necese, ke li venu.
Mi petas, ke vi ne faru tion.
Mi timas, ke li venu.
En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli
bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj
demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas?
La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj!
Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al
ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri"
kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni
diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kun _u_-fino; kaj
nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj,
formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de
"deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej
malgranda nuanco de ordono aŭ de peto.
Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis
antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge
verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭ
ordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj
erariga.
Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,-- malkovri, sendi, bezoni,
zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas
imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la
modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ
deziron.
La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi
fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia
naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la
"tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone
instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de
rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo.
Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la
atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas
pruvi ke la "por-ke" konstruo _ne_ estas subjunktiva. Al homo kiu
scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo
pruvos la direktan kontraŭon.
Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa
kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial
Q.E.D.
Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi
modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por
unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras
oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis
doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa,
simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de
Beaufront--malplaĉis al li.
Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe,
ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en
mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en
tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute
korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto
povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj
estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos.
Mi vidas nun ke ni devos havi du terminojn por tiu ĉi modo--"ordona"
kaj "dependa." Efektive ĝi estas du distingitaj modoj, kaj ni
bezonas du nomojn por ĝi. Mi estas vidinta proponon por ŝanĝi la
formon de la unu aŭ de la alia. Sed tio estas tute nenecesa. Mi
malaprobas tion decidite.
Ĉar kvankam la du formoj estas samaj, la eksteraj formoj estas ĉiam
malsamaj; la subjunktiva formo posedas ĉiam antaŭ si la konjunkcion
"ke," kaj ĉefan verbon antaŭ tio dum la ordona formo posedas nenion
antaŭ si. Ni devos tial, de nun, se la Centra Komitato konsentos,
priskribi la "u" modo kiel du modoj, la unu sekvanta "ke," kaj la
alia sekvanta nenion. La propono nomi la du la u-modo estas pura
meĥanikismo, kaj tute malscienca.