KAŬKAZO.

El Puŝkin.--Tradukita de A. Nippa (Ivanino).

Sub mi la Kaŭkazo. Mi sola staradas

Sur neĝoj ĉe rando de la profundaĵo:

La aglo, fluganta de ŝtona altaĵo,

Proksime de mi en aero naĝadas.

De tie mi vidas de fluoj naskiĝon,

Unuan de neĝaj lavangoj moviĝon.

Malsupre la nuboj, humile irantaj;

Tra ili faladas la fontoj bruegaj,

Sub ili la nudaj ŝtonegoj grandegaj;

Pli sube la musko, arbaĵoj rampantaj,

Kaj poste la verdaj ombrplenaj arbaroj

Kun cervoj saltantaj, pepanta birdaro.

Kaj poste jam homoj en montoj nestiĝas,

Kaj ŝafoj sur montaj deklivoj rampadas,

Kaj valon paŝtistoj malsupreniradas,

Rapida rivero Aragvo vidiĝas;

Rajdanton malriĉan per ŝtonoj kaŝanta

Kaj teren ludadas bruege ĝojanta.

Ĝi ludas kaj bruas, la besto kaptata,

La manĝon el kaĝo el fero vidanta,

En vana malamo la bordon batanta,

Lekanta ŝtonegojn per ondo malsata....

Sed vane! nek manĝon, nek ĝojon havadas

Senvorte ĝin mutaj granduloj premadas.

The Esperantist, Complete · 第 1081 / 1137 题