MEMORAĴOJ PRI LA BULONJA KONGRESO.

Clarence Bicknell.

Tiun agrablan Dimanĉan posttagmezon, kiam ni ĉiuj iris al la

Wimereux ĉevalkuradoj, mi renkontis, apenaŭ alveninte, malnovan

amikon, kiun mi ne estis vidinta de multaj jaroj.

Li estis ĉiam viro gaja kaj ŝercema, kaj tuj mi ekvidis ke li estas

neniel ŝanĝiĝinta. "Ho!" mi diris, "kia plezuro rerenkonti vin.

Kiam vi alvenis? kial? kun kiu? Eble vi partoprenas je la ĉiusabata

Angla ekskurso." "Jes," li respondis, "jes vere, ekskurso, ĉar

Vendredon mi finis mian kurson de Esperantaj lecionoj; tial nun mi

mem estas eks--kurso."

"Do vi estas Esperantisto," mi ekkriis.

"Kompreneble," li diris, "kiel ĉiuj saĝuloj. Ĉu vi ne vidas mian

steleton?"

Sed, la ĉevalkurejo estis kovrata de steletoj, kiel la nokta ĉielo,

kaj unu pli malpli ne diferenciĝis, ĝis tiu momento mi ne rimarkis

ĝin.

"Mi kore gratulas vin," mi diris. "Ĉu la ĉevalkuradoj vin

interesas?"

"Jes, sufiĉe," li diris, "sed estas tre strange ke la hipodromo

kuŝas sur la montetoj."

"Kial?" mi demandis.

"Ĉar mi ĉiam pensis," li respondis, "ke oni neniam konstruis ilin

sur la montetoj; vi sciis ke la bestoj kiuj kuras estas ĉiam

ĉe-valoj."

"Bone, bone," mi respondis, ridante; "mi memoras ke foje ni kune iris

al Angla kurado, ne vere?"

"Certe," li respondis, "kaj ĉevalo falis kaj sia kruro rompiĝis,

aŭ, kiel niaj Francaj amikoj diras, iom idiome, _li rompis al si la

kruron_."

"Jes," mi diris, "mizera besto; _almenaŭ li mem ne rompis sian

kruron_ kiel diras, iomete idiomege niaj Anglaj amikoj, la malfeliĉo

okazis pro nezorgo de la rajdanto. Sed li ne povis partopreni poste

ĉe la ĉevalkuradoj."

"Necese," mia amiko respondis, "ĉar li ne estis plu ĉevalo."

"Mi ne komprenas," mi diris, "ne plu ĉevalo, kial? Li estis ĉevalo,

kvankam lama."

"Precize," li diris, "la ĉevalo kun rompiĝinta kruro fariĝas

la-mulo, kaj mulo ne estas ĉevalo."

"Sufiĉe, sufiĉe," mi ekkriis, "vi mem estas ĉiam serĉe-mulo! sed

nun adiaŭ. Ni nin revidos vespere, aŭ kredeble morgaŭ ĉe la

balo."

"Jes, ĉe la balo," li diris, "sed vi ne serĉu min sur la planko de

la salono! Mi estos supre en la balkono. Ni ne iros por danci sed por

trovi konatojn, aŭ konatiĝi kun nekonataj Esperantistoj; pro tio ni

elektos la balkonon! Adiaŭ ĝis morgaŭ."

Kaj ni disiĝis.

The Esperantist, Complete · 第 1080 / 1137 题