Originale verkita de Esperantisto 4686.
Nur unu sola lando estas
De paco, de frateco
En kiu la frataro ĝojas
Pro lingva unueco;
En kiun ĉiuj povas veni
Sen ia ajn demando
Pri raso, kredo, opinioj--
La Esperanto-lando.
_Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia,
Ho tutamonda lando.
Ni kore, ĝoje vin salutas,
Ho Esperanto-lando!
Ne por si mem, por famo sia
La anoj klopodadas.
Por cel' pli glora, nobla, ili
Senĉese laboradas.
Por paco, ĝojo en la mondo
Por amo al homaro
Pripensas, penas kaj suferas
La Esperantistaro.
_Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia,
Ho lando de l' frataro.
Ni vin salutas, kore, ĝoje
Ni, l' Esperantistaro.
Do al ni venu ĉiuj homoj
El ĉiu eksterlando
Kuniĝi vi kuraĝe, saĝe,
Kun nia frata bando.
Jen nun foliojn, florojn portas
La branĉoj de l' fruktujo,
La frukt-rikolto vin atendas
En Esperantistujo.
_Ĥoro._ Ho! lando via, mia, nia,
De l' paca olivujo.
Ni vin salutas kore, ĝoje,
Ho, Esperantistujo!