III.

Post proksimume tri jaroj mi trapasis la graflandon, kaj mi haltis

tri tagojn ĉe antikvaj amikoj en la urbeto. La duan tagon mi marŝis

malsupren en la platlandon por vidi Ĝakon kaj liajn gemastrojn, sed

ili ĉiuj forestis. La dometo staris apud arbeto en kiu la birdo

ĉiutage restis multajn horojn; kelkafoje en la somero li ne revenis

eĉ nokte hejmen. Tie li nun estis.

La infanoj min brue kaj gaje bonvenigis kaj multe al mi rakontis pri

la superhoma lerteco kaj amuzigeco de mia amiko, ilia birda

kunludanto. Ili diris ke li sendube havas edzinon kaj idojn en la

arbetaĵo, kaj ili atendas ke tiuj ĉi baldaŭ venos al la dometo,

por prezentiĝi al la familio.

Dum nia parolado pri Ĝako alvenis la patrino, kiu tute certigis tion

kion ŝiaj gefiloj al mi rakontis pri lia plibonigo. "Vere estas ke

li kelkfoje disŝiras butonojn el kolumoj aŭ manumoj, pendigitaj sur

branĉoj por sekiĝi, foje li enmetas sablerojn aŭ polverojn en la

buteron aŭ fruktaĵon, ankaŭ li tro amas tiri harojn kaj tordigi

ĉapon aŭ buklojn. Malgraŭ tiuj ĉi esceptetoj," diris la aminda

virino, "li estas tiel virta kiel ia Kristano, ĉar ni ĉiuj havas

niajn proprajn kulpojn." Tiam Manjo memorigis sian patrinon ke S-o D.,

maljuna fraŭlo, volis aĉeti Ĝakon po dek-kvin ŝilingoj, granda

prezo por monedo, kaj poste proponis livron, tamen ŝia patro

rifuzis, dirante ke neniam, neniel li vendos la friponeton, eĉ ne po

dekoble, ne po centoble la kosto nomita. Ankaŭ ŝia praavo diris ke

neniu devas tion vendi kion donace iu ricevis; plie li diris ke la

ĉeestado de tia birdo alportas bonŝancon al la hejmo, samtempe

asekuranta ĝojan vivadon al ĉiuj la tieaj loĝantoj. Kaj tiel

plu, denove, denove, en simpla boneco la honesta familio penadis

trankviligi mian koron rilate al la feliĉecon de Ĝako kaj al la

alta estimado por liaj mirindaj virtoj sentita de liaj najbaroj,

laboristoj, kaj farma mastroj, la forĝisto la kuracisto, pastro,

poŝtisto, policanestro. Egale lin amegis la lavistinedzo kaj ĉiuj

virinoj en la ĉirkaŭaĵo, sen escepto eĉ de la malgaja, severa

lernejestredzino, la teruro de la tuta paroĥo.

Kompreneble mi ne kredis ĉiun vorton el iliaj laŭdegoj, mi

aŭskultis tamen plezure, kaj plezurege mi enŝutis en la manetojn de

la infanoj la enhavon de mia monujo, donacon de po ok pencoj, kiun

ili ĝoje ricevis kaj mi diris "adiaŭ."

Apenaŭ alveninte al fino de la ĝardena plektobarilo mi subite

aŭdis ekkrion, "Ho! fraŭlino! jen estas Ĝako! revenu! revenu!" Mi

rigardis, mi vidis mian amikon fiere saltantan de la arbeto al

dometo. Mi vidis sed mi ne iris returnen. Mi estis jam malfrua, mi

devis rapide marŝi. Se li min vidus, se li min rekonus, vere la

redisigo estus por ambaŭ tre doloriga. Se, kontraŭe, li min

forgesis....

Neniam mi revidis Ĝakon, nek la ĝardenistan familion.

The Esperantist, Complete · 第 1079 / 1137 题