II.

Kompreneble mi ricevis en ĉiu letero sciigon pri Ĝako: dum multaj

tagoj post mia foriro li estis tre kvieta sed li fariĝis poste pli

ol antaŭe petolema; li eniris mem en apudan ĝardenon kie li treege

ofendis nejunan oficiron kies lakeo rakontis al servisto de mia

bo-onklo tion, kion mi nun skribos.

Multaj el la detaloj ŝajnas al mi nekredeblaj sed nesciante la veron

mi skribas la tuton tiel kiel mi ĝin sciiĝis. La kolonelo, kiu

estis dando kaj tre fiera pro sia grandeco kaj sia mieno, havis nur

koroneton da grizharoj, zorge koloritaj brune; la verton de lia kapo

kovris peruko bruna. Dum li sidis en laŭbo kune kun tri fraŭlinoj,

Ĝako, nevidita malsupreniris el arbo, ekprenis la perukon kaj ĝin

bekotenante flirtis longe la ŝtoneta vojeto ne sin permesante

kaptiĝi. La kolonelo tiel furioziĝis pri la ekspozicio de sia

duonsenhareco ke li ordonis al sia lakeo mortigi senprokraste la

birdon. Tiu deviĝis ŝajne obei al sia Estro, sed antaŭ ol serĉi

pafilon li diris al ĝardenisto de miaj geonkloj, "Mi petas, diru al

lia respektega Moŝto ke li ne timu pro pafado; mi bone zorgos Ĝakon

ne trafi."

Supozeble la lerta friponeto sciis pri la kruela celo de sia milita

malamiko kaj faris projekton revenĝan. Okazo baldaŭ alvenis kaj li

ĝin utiligis. Unu postmeztagon la sinjoro eliris rajdante kaj ne

revenonte ĝis tiam kiam li sin vestos por granda adiaŭa

vespermanĝo al kiu li invitis siajn multajn gekonatojn.

Lia fidata servisto profitis de lia longa foresto por viziti sian

duonpatrinon kaj ŝiajn naskitojn, antaŭe pretiginte ĉion, kion

bezonos sia estro.

Sur la lito kuŝis neĝblanka ĉemizo kies brusto diafaniĝis per

pasamento, kaj trukudraĵo, paro da travideblaj strumpetoj de blua

silko, paro da dancŝuetoj tre delikataj, kaj multekosta vesto

brodita de arĝento kaj perloj.

Sur tablo staris ujoj enhavantaj vasojn da pomadoj, pudroj, sapoj kaj

kaloroj, por beligi vizaĝharojn kaj haŭton. La servisto estis

formovinta la orajn kovrilojn de ĉiuj tiuj ĉi ujoj, de multe da

odorboteloj kaj mem de juvelujeto, por ke sia iom malpacienca estro

povu preni rapide ĉion, kion li volos. En la vestejo li pretigis la

banilon kaj ĉirkaŭ trionon pleniĝis per akvo el kiu li aldonos

akvon varmegan tiam kiam ĝi diziriĝos. Alfine li eliris, ŝlosis

zorge la eksterajn pordojn de la du ĉambrojn, enpoŝis la ŝlosilojn

kaj gaje formarŝis al sia patradometo.

Mizerulo! li sin gardis kontraŭ homa trudo sed tute ne pensis pri

birdoj. La dormo ĉambro havis tri fenestrojn, el kiuj unu estas

malferma; ekster ĝi kreskis branĉetoj de arbo kies aliaj branĉetoj

tuŝis al la vestibla fenestro de la dua etaĝo. Ĝako eble

supreniris la ŝtuparon, eliris tra unu fenestro kaj enirinte tra la

dua sin trovis en la litĉambro de la kolonelo. Certe estas ke oni

lin vidis malsupreniri per la ŝtuparo kiam li forlasis la domon.

Reveninte post du horoj kaj tri kvaronoj la servisto alportis akvon

bolantan por la bano. Gaje fajfante li malŝlosis pordon, subite

aŭdiĝis ekkrio kaj ĝemego. Unue li vidis sur skribtablo

renversitan inkujon, kies enhavo estis nigriginta plumujon de

elefantosto kaj veluran tablo-kovrilon. Ora ringosigelilo kaj du

ebonaj plumingoj mankiĝis, sed pli malfrue troviĝis en la banilo,

kune kun dancŝuo, vazkovriloj, multe da iloj da ŝtalo utilaj por la

sciensa kulturo de okulharoj, brovoj, vangharoj, dentoj kaj ungoj:

plie, ĉeno de virinaj haroj kun pendaĵo de diamantoj en blua

ŝtrumpeto multe ŝirita.

Poste sin turninte al lito li vidis la ĉemizbruston tute ĉifitan

kaj per inko makulitan. Sur la tualettablo estis la difektaĵo

ankoraŭ pli granda; multaj el la odorboteloj renversiĝis kies

fluidaĵoj intermiksitaj kun pudroj multekoloraj, malpurigis la

muslinon kaj paron da gantoj arĝentegrizaj.

Multe da juveloj, nome, butonoj ringoj, medalionoj riĉege ĉizitaj

aŭ emajlitaj, kaj antikvaj moneroj el oro mankis. Tiuj ĉi en la

daŭro de kelkaj tagoj troviĝis sub mebloj en diversaj ĉambroj aŭ

subŝtuparaj tapiŝoj.

La servisto ne ankoraŭ reordigis la duonon da la objektoj kiam

tondris ĉe la pordego la frapo de lia estro. Bonŝance tiu ĉi

revenis tiel malfrue ke li ne havis (kiel rakontis la lakeo) eĉ

sufiĉe da tempo por blasfemi. Iu diris ke la lakeo ĝuis la

malpravaĵon de tiu tago almenaŭ tiom kiom la faranto mem.

Kompreneble Ĝako malliberiĝis ĝis la postmorgaŭa foriro de la

kolonelo.

Li tiam estinte liberigita paradadis fiera kiel ia venkinta heroo kaj

oni lin rigardis kun admiro preskaŭ egala, ĉar lia kontraŭulo tute

ne estis idolo popola. Tempe li vivadis kviete, sed granda ŝanĝo

lin estis atendanta.

Laŭ konsilo medicina miaj geonkloj decidis sin transloki en pli

varman klimaton, kaj dum jaro vojaĝi. Tial ke ili devis disiĝi de

siaj bestoj kaj birdoj. Ĝako donaciĝis al ĝardenistedzino, kies

Joĉjo, Manjo, Viĉjo Sonjo kaj iliaj kvar pli junaj gefratoj lin

treege deziris, ilia patro ĉiam estis bonfarema kontraŭ li, kaj

ilia dometo staris malproksime de la ĉefvojo kaj de malbonaj knaboj:

tial ke ni povus kredi ke nia Ĝako tie estos feliĉa.

The Esperantist, Complete · 第 1078 / 1137 题