ĜAKO.

Veraĵo, rakontata de E.W.

_La aŭtorino rizervas ĉiajn rajtojn._

Mi estis ĉe bo-onklo kaj onklino kiuj filigis unu el miaj fratoj kaj

amis ĉiujn siajn genevojn. Ni ilin amis, precipe la edzinon, kaj

ĉiu el ni pasigis jare kelke da semajnoj en ilia granda gastama

domo. Tiu ĉi staris sur la deklivo de iom longa montetaro, ĝia

antaŭa parto havis nur du etaĝojn, kies fenestroj rigardis la

ĉefvojon kaj la supron de la monteto; ĝia posta flanko havis

malsupre trian etaĝon, kaj videgon trans longa bela ĝardeno, sur

larĝa fertila platlando. La tuta ĝardeno kuŝis sur la monteto kaj

preskaŭ tute estis kampara, ĉar inter ĝi kaj la najbaroj staris

muroj kune kun altaj arboj kaj arbetoj; somere ĝi estas tute

nevidebla krom el ĝiaj propraj fenestroj.

Niaj geonkloj havis multajn dorlotojn, hundon, katon, katidojn,

grandan blankan kokatuon, kolombojn kun iliaj idoj, kanariojn flavajn

kaj verdajn, dormuson, sciuron kaj erinacon.

Tiujn ĉi estaĵojn mi konis, kaj pli malpli mi ilin ametis, sed ĵus

antaŭ la vizito pri kiu mi skribas, alvenas nova gasto pri kiu oni

al mi rakontis nenion bonan. Ĝako estis aĉetita de mia onklino de

krueloj knaboj, kiuj, rompigintaj ĝian flugilon per ŝtonbatoj, lin

kaptis.

Ĉe ŝi, Ĝako unue estis malĝoja sed pacema, poste li ja amis la

bonfareman mastron, toleris la mastrinon kaj la kuiristinon, kaj

neobservis la geservistojn kaj malamis aŭ malestimis ĉiujn aliajn,

homojn kaj bestojn.

Estis ja mirinde ke unu sola birdo povu elpensi tiom da rimedoj

diversaj por turmenti siajn kunkreitojn. Ĉiumatene li ĉiam staris,

kaŝata per folioj, sur branĉo de arbeto apud la flankpordo al kiu

la vilaĝanoj alportis korbojn da viando, fiŝoj, kortbirdaro,

legumoj, butero, kremfromaĝoj kaj fruktoj. Tial ke estis en la

urbeto nur unu butiketo, oni aĉetis kaj pagis preskaŭ ĉion ĉe tiu

ĉi pordo. Malbona afero por la senzorga komercisto, kiu ĉesis

rigardi sian korbon! Ĉar en unu minuto ĝia enhavo malgrandiĝis,

vundiĝis, dispeciĝis aŭ kovriĝis de koto.

Se veturilo starus antaŭ la pordego, aŭ se rajdanto tie lasus

ĉevalon, Ĝako sin trovas bekfrapante la piedojn de la besto, aŭ

sur ĝia kapo, akre pikante la internon de ĝiaj molaj oreloj, aŭ

eltirante ĝiajn kolharojn. La ĝardenisto ofte plendadis ke la

diableto lin sekvis horon post horo, kun la sola celo vidi en kia

maniero plej malhelpi lian laboron. Kiam li revenis de sia

meztagmanĝo, ofte li trovis elteratajn la bulbojn kiujn li ĵus

antaŭe enterigis, kaj la semojn disĵetitajn. Li tamen neniam povis

tre koleriĝi kontraŭ tiel lerta friponeto.

Ĝako ne pardonis mem al la geinfanoj kiuj, elveninte el la lernejo

paroĥa, estis invitataj eniri dekope aŭ dekduope en la ĝardenon

kaj tie kolekti kaj manĝi la tre sufiĉajn fruktojn. Iliaj

kompatindaj malgrandaj kruroj montris multe da cikatroj antaŭ ol ili

plendis pri siaj suferoj.

Poste Ĝako ĉiam malliberiĝis matene dum kelkaj horoj; tiu ĉi

disciplino tamen ne plibonigis lian karakteron, sed li havis unu

meriton, amon fidelan por la mastro, kies reciproka amo savis lin de

ekzilo. Ĝakon mi ne ŝatis; al mi la boneco sen inteligenteco estas

almenaŭ respektinda, sed spirito lerta unuiĝinta kun koro malmola

min ĉiam repelas; ankaŭ mi tute malamas bekbatojn kaj gratojn tial

ke mi neniam min alproksimigis al li. Videble mia evito lin allogis.

Kiam ajn mi promenis en la ĝardeno aŭ fruktarbejo li min sekvis.

Enfine mia onklino diris: "La birdeto deziras ke vi lin flatu, certe,

vi ne ĝin timas." Mi hontis rifuzi, mi do min kurbigis, kaj plezure

mi vidis la kapplumojn ekvertikaliĝi kaj la flugilojn ĝoje flirti

tiam, kiam mia mano tuŝetas la glatan nigran kapeton.

De tiu momento ni fariĝis amikoj, iom poste li ĝoje saltadis sur

mian manon kaj permesis al mi lin altlevi kaj forporti kiam ajn kaj

kien ajn mi volis. Mi ĝuis tion ĉar mi malŝatas esti antipatia al

ia kreito de Dio, kaj mi pasis kun li multe da belaj horoj. Vere mi

ne aprobis liajn morojn, sed mi kredis povi instrui al li la

honestecon la bonecon kaj eble eĉ la sindonemon. Unufoje mi diris:

"Pensu, kara mia eto pri via vivo estinta, estanta kaj estonta. Vi

estis suferanto senhelpa, inter la manoj de knaboj senpensaj,

sensentaj. Vi estas iom feliĉa nenion perdinta krom la amo de viaj

kunvivantoj kaj la plenuzo de via dekstra flugilo. Vi havas ĉi tie

almenaŭ tri amikojn, la geonklojn kaj min. Vi estos ĉiam bone

zorgata, en hejmo komforta, gaja, kaj sana. Forlasinte viajn

krimetojn, iĝinte bonfarema kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj tiel, kiel

vi jam estis kontraŭ mi, vi estos tre feliĉa, amata de ĉiuj, kiuj

vin konos. Mi do vin petas, estu tiel bona, estiminda kaj honesta

kiel vi estas lerta kaj amuziga, por ke vi fariĝu laŭdilo kaj

honaro al la gemastroj kaj al mi."

Ĝako ŝajnis kortuŝita per miaj paroloj, sin premante al mia brako

kiu ripozis sur ŝtona tablo li rigardis aminde kaj scivole en miajn

okulojn. Mi lin kredis pentigintan, mi trompiĝis. Sed ankaŭ li ne

volis min trompigi, ĉar li tute ne estis trompulo, eble pro manko de

lingvo universala ni malkomprenis unu la duan.

Apenaŭ mi lin lasis, kiam li suprenrampis sur la tegmenton de la

kolombejo kie perfortege frapante li furiozigis la virbirdojn kaj

fortimigis iliajn ĝentilajn edzinojn el la nestoj.

Du tagojn post tio, okazis la plej granda malbono el la tuto. Mi

sidis en laŭbo, kaj Elfio belega hundo (kies haroj estis longaj kaj

frizaj kaj kies oreloj estis longegaj) min vidis kaj ĝoje kuris al

mi! Vidante Ĝakon sur arboreto tre proksima al mia kapo, li metis

siajn antaŭpiedojn sur miajn genuojn kaj riproĉe min rigardis

kvazaŭ aminde kaj humile min demandi: "Kiel ajn vi povas kuraĝigi

tiun netaŭgulon? Vi scias ja ke li tute estas malbona." Mi

respondis, "Nur troe mi tion scias, Karulo, sed ankaŭ mi scias ke ni

devas penadi per bonaĵoj plibonigi la malfeliĉulojn kiuj ne estas

ankoraŭ bonaj."

Mi estus plu dirinta sed tiel subite ke mi apenaŭ havis tempon kovri

per unu mano la helbrunajn okulojn de Elfio kiam Ĝako jam staris sur

lia kapo furioze ĝin batante per beko kaj flugilojn. Mi rapide

forpuŝis la birdon kaj eniris kun la hundo en la domon. Mi decidis

ke dum tri tagoj mi tute ne parolos al la kulpuleto, sed la duan

matenon, sciiĝante ke li nenion manĝis mi dolĉiĝis kaj pardonis

lin.

Mi restis ankoraŭ duon-monaton ĉe miaj geonkloj; tuttempe estis

Ĝako tiel kvieta kaj ĝentila, ke mi kore min gratulis pri lia

plibonigo, kredanta ke ĝi daŭros kaj ke mi vidos miajn esperojn

tute plenumigitajn.

The Esperantist, Complete · 第 1077 / 1137 题