DUOBLA AKROSTIKO.

Verkita de Clarence Bicknell.

MI PER L' UNUA FREMDOLANDOJN VIDAS;

LA DUA MIN EN HOMAJN KOROJN GVIDAS.

1. AL _ĝi_ virinoj iras ĝoje. 1. Kaj _ŝi_ aĉetas ĉiufoje.

2. _Insulo_ en la norda maro. 2. _Arbeto_ de l' insulkamparo.

3. Fumiĝas _ĝi_ en homa buŝo. 3. Kaj _ĝi_ per montrafingrotuŝo.

4. Tre ofte _ili_ sur la tero. 4. _Ĝin_ malbonigas dum somero.

5. Vi vidas _ĝin_ je tago frosta. 5. _Ĝi_ estas unu multekosta.

6. Trinkaĵo _ĝi_ ne higiena. 6. Trinkaĵo _ĝi_ la plej venena.

7. _Ĝi_ portas lumon al la domo. 7. Pro _ĝi_ hom' ŝajnas nur fantomo.

8. Se _ĝin_ kunporti vi kuraĝus. 8. _Vi_ piedire bonvojaĝus.

9. Vi vidas _ĝin_ en la preĝejo. 9. Kaj aŭdas _ĝin_ ĉe l' operejo.

_N.B.--La unuaj literoj el la vortoj divenotaj alformas enmetitaj la

vortojn de la akrostiko._

_La plej bona versigita solvo ricevos premion._

_Sendu la solvojn al S-ro Clarence Bicknell, Bordighera, Italia._

VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto III.).

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj

T. Fisher Unwin, la eldonisto.

Sed ŝajnas esti kelkaj homoj kiuj pensas ke omnibusisto estas io

inter ordinara servistino sensalajra, universala demandejo, kaj

senpaga portisto de pakaĵoj. Jes, mi estas pacienca viro, kaj mi

estas tiel volema fari komplezon al iu kiel iu al mi, sed estas limo

kie homa naturo haltiĝas, tiel oni diras.

La antaŭhieraŭan tagon, mi konatiĝis kun tro multe da tiu gento

pri kiu mi aludas; ili venis en amaso. Unue estis maljunulino kiu

postulis pinglon kaj demandis ĉu mi povas prunti unu al ŝi. Mi

eltiris pinglon el mia veŝto kaj donis ĝin al ŝi kun afabla

rideto. Poste sinjoro demandis ĉu mi povas diri la korektan horon.

Estis du publikaj horloĝoj kontraŭ li, preskaŭ mordantaj lin, sed

mi supozas ke estis pli malkare enuigi min ol rigardi ilin. Mi diris

al li la horon. Ne estis afabla rideto, sed mi sciigis lin, kaj ne

ricevis dankon. Tiam knabo haltigis la omnibuson por demandi ĉu ĝi

estas iranta kien li scias ke ĝi ne iras, kaj ĉu mi havas peceton

da fadeno. Mi ĵus estis trankviliĝanta kiam dua maljunulino

turmentis min. Tio kion ŝi volis, mi imagas, estis kvieta hora

interparolado, kaj ŝi elektis min por la honoro ĉar mi estis la

plej oportuna. Ŝi komencis demandante ĉu mi povas diri al ŝi kiom

da poŝtmarkoj ŝi devas meti sur ian benitan koverton kiun ŝi tenis

en la mano. Tamen, mi estis bonhumora kun ŝi. Sed mi sciis ke la

plej posta ricevos esprimon de mia opinio. Tiu ĉi estis junulino.

Ŝi estis bela, ŝi estis bone vestita, kaj mi imagis ke ŝi estis

pura; sed ŝi estis la speco da malsaĝulino kiu turmentas miajn

nervojn. Ŝi diris kun malsaĝa ekrido, "Ho! ĉu vi povas sciigi min,

S-ro Omnibusisto, se la pelto iam malaperas de viaj ĉevaloj?"

"Mi ne havas ĉevalojn," mi respondis.

"Mi signifas la ĉevalojn de tiu ĉi omnibuso," ŝi diris.

"Ho," diris mi, "ili ne estas miaj; ili apartenas al la Kompanio."

"Kaj ĉu la pelto iam malaperas?"

"Ne," mi diris, "ĉar ili ne havas pelton; ĉevaloj havas haron; de

tio la vorto--ĉevalharo."

"Kaj kion vi farus se la haro malaperas?" ŝi demandis.

"Mi farus nenion," mi diris.

"Ne eĉ se ĝi malaperas tre rapide?" diris ŝi.

"Ne," diris mi, "ne eĉ se la ĉevaloj fariĝas tiel senharaj kiel

mia mano, ĉar ne estus mia afero."

"Mi bedaŭras sciiĝi tion," ŝi diris, "ĉar mi volis demandi al vi

pri mia katido kiu----." "Sufiĉe, fraŭlino," mi ekdiris, "sufiĉe.

Oni imagas ke mi estas fadenujo, kaj poŝtoficejo, kaj tualetejo por

sinjorinoj, k.t.p., sed mi blindu, se mi estos imagata hospitalo por

malsanaj katoj! Ne, estas limo, kaj via piedo estas sur ĝi."

"Ho, vi estas malagrabla!" diris ŝi.

Ĉu ili ne estas mirindaj kreitaĵoj? Kaj kiam okazas oportuno gajni

ion, ili povas alteni sin.

Ian tagon, viro donis al mi malgrandan fremdan moneron, havantan la

ŝajnon de arĝento, kio ĝi ne estis, kaj ne malsimila je la

ordinara sespenco.

Ĝi havis trueton kaj tiu ĉi donis al mi penson. Mi metis najleton

tra la trueto, kaj kunigis la moneron al la omnibusa planko. Kaj nun,

mi pensis, ni vidos tion kion ni vidos. Unue, maljunulo eniris,

ekrigardis la moneron, ĉirkaŭobservis ŝajne virteme, kaj komencis

zumi. Tiam li observis min, sed mi ŝajnis ne vidi lin. Malrapide li

movigis sian piedon super la moneron, kaj kurbiĝis por kunligi sian

botfadenon. Mi vidis lin serĉantan tie, klopodantan levi la moneron;

tiam li lasis ĝin kaj residiĝis. Post momento, li eliris.

Antaŭ ol mi finis ridegon, du sinjorinoj eniris. Ambaŭ el ili vidis

la moneron kaj tuŝetas unu la alian. Baldaŭ unu el ili kurbiĝis

por levi ĝin. Mi haltigis ŝin. "Pardonu min," mi diris, "sed kion

vi faras?"

"Eklevonta sespencon kiun mi faligis iom antaŭe," diris ŝi, tute

kuraĝe.

"Pardonu min," diris mi; "ĉu vi estas certa ke tio estas ĝi?"

"Kompreneble, jes," diris ŝi.

"Mi mem vidis ŝin faligantan ĝin," diris la alia sinjorino, "kaj mi

vidis ĝin rulantan tien. Tial ne penu preteksti ke ĝi estas via,

S-ro Omnibusisto."

"Certe ne," diris mi. "Se ĝi estas ŝia, ŝi levu ĝin. Mi nur

demandas ĉar mi neniam vidis ŝin faligantan ion."

Tiam ŝi penadis levi ĝin, kaj la komedio komencis.

"Ĝi eble gluiĝas al io," ŝi diris.

"Jes," diris mi, "ĝi estas gluata per najleto tra la mezo. Sendube

vi faligis la martelon kaj najleton samtempe kiam vi faligis la

sespencon--sed se vi observos ĝin, vi vidos ke ĝi ne estas

sespenco. Ĉu mi haltigos la omnibuson kaj alportos eltirilon por

levi ĝin? Estas domaĝe forlasi ĝin, vi scias." La sinjorinoj

spiregis, mi povas diri.

"Nu," diris unu el ili, "mi raportos vin pro insultemeco."

"Raportu min," mi diris.

"Kaj estas la lasta tempo ke ni rajdos en tiu ĉi omnibuso," diris la

alia.

"Nu, tio estas grava afero por la Kompanio," diris mi. "Sed, tamen,

estas kelkaj personoj en Londono krom vi, kaj mi pensas ke ni povos

progresi iel sen via favoro."

Nu, pensu pri tio--du ŝajne respektindaj, bele vestitaj sinjorinoj,

kaj ambaŭ el ili mensogantaj kiel soldatoj por po tri pencoj!

Por pasigi la enuigon de ĉiutaga laborado, mi ne pensas ke mi iam

trovis ion pli bonan ol la monero najlita al la omnibuso planko. Sed

post duonhoro, mi eltiris ĝin. Mi pripensis, iom pli da tio kaj mi

ne konfidos al mia patrino du pencojn por alporti al mi bieron sur

mia mortlito.

Ian tagon, mi memoras ke dum mi atendis en la "Circus," sinjorino kun

hundo volis eniri la omnibuson.

"Ĝi estas tute sendanĝerema," ŝi diris.

Je tiu momento, ŝia hundo atakis mian kruron. "Tio estas nur ĝia

ludeto," ŝi diris.

"Ne grave, sinjorino," mi rimarkis, piedfrapante la hundon en apudan

straton, "same tio ĉi estas mia ĝoja koreco. Kaj mi esperas ke via

hundo akceptos tion laŭ la intenco."

Ŝi volis daŭrigi la argumenton, kaj la hundo ankaŭ, sed ni

formovis.

La policanoj ne ŝatas la senmovadon.

Sed ne imagu ke mi volas ataki la belan sekson. Tute ne; se virinoj

ne ekzistas, ni ne estus tie ĉi. Estas bonaj kaj malbonaj--simile

viroj, kaj la sola malsimileco estas ke la virinoj estas malpli

facile kompreneblaj. Nature, estas la plej malbonaj kiujn oni plej

longe memoras.

The Esperantist, Complete · 第 1076 / 1137 题