LA PAPO MORTIS.

Alphonse Daudet.--Esperantigis A. Baissac (Constantine).

Mi vivis dum mia infaneco en granda Franca urbo dividita en du partojn

de tre obstrukcata, tre movema rivero kiu junfrue naskis en mi emon por

la vojaĝoj kaj pasion por la marveturo. Precipe estis surbordangulo

apud ponteto St. Vincent kiu neniam mi memoras eĉ hodiaŭ senekscite.

Mi revidas la surskribon najlitan pinte de stango: "Cornet: Ŝipoj por

lui" kaj la ŝtupareton kiu atingis la akvon, tute glitigan kaj

nigrigitan de akvumaĵo, la aron da ŝipetoj freŝe pentritaj de helaj

koloroj, ordigitaj malsupre de la ŝtupareto, kviete balanciĝantaj

bordo kontraŭ bordo, kvazaŭ malpezigitaj de la beletaj nomoj blanke

desegnitaj sur lia posto "La Muŝbirdo," "La Hirundo." ...

Poste, inter la longaj remiloj ankaŭ tutblanke pentritaj kiuj sekiĝis

kontraŭ la deklivo, la nomitan patron Cornet kun lia pentrujo, liaj

grandaj penikoj, lia vizaĝo tanita, fendetita, sulkigita de mil

sulketoj kiel la rivero dum blovas malvarmeta vespera vento. Ho, tiu

patro Cornet! Li estis la Satano de mia infaneco, mia dolora pasio, mia

peko, mia riproĉo de konscienco. Kiom da krimoj liaj ŝipetoj incitis

min por fari! Mi forlasis la lernejon, mi vendis miajn librojn. Kion mi

ne estus vendinta por surakvoveturi posttagmezon.

Ĉiuj miaj lernokajeroj funde de la ŝipo, mia jako demetita, mia

ĉapelo kapmalantaŭe kaj tra la haroj la bona ventumilbato de la akva

venteto, firme mi tiris miajn remilojn sulkigante la brovojn por tute

ŝajni maljunan marlupon.

Dum la tuta tempo kiam mi estis en urbo mi restis meze de la rivero,

samspace de la du bordoj kie la maljuna marlupo povis esti rekonata.

Kia triumfo partopreni al tiu granda movado de barkoj, flosaĵoj,

vaporŝipmuŝoj kiuj ĉiuflanken moviĝis kaj ne tuŝiĝis unuj la

aliajn, nur malkunigitaj de mallarĝa ŝaumobanderolo. Tie estis pezaj

boatoj kiuj turniĝis por eniri la fluon, kaj tio delokigis multajn

aliajn. Subite vaporŝipaj radoj batis la akvon apud mi; aŭ dika ombro

alvenis min, tio estis la antaŭo de boato ŝarĝita de pomoj. "Atentu

do, muŝido!" ekkriis al mi raŭka voĉo; kaj mi ŝvitis, mi baraktis,

implikita en la iro--deiro de tiu rivera vivo kiun la strata vivo

trasuperis senĉese, per ĉiuj tiuj pontoj aŭ pontetoj kiuj aperigis

omnibusojn en la spegulan akvon sub miaj remiloj. Kaj la fluo tiel forta

ĉe la pinto de la pontarkaĵoj, kaj la akvoturniĝoj, la fama truo de

la "Morto-kiu-trompas!"

Pensu ke tio ne estis malgranda afero por gvidi sin meze de ĉio tio per

dekdujaraj brakoj kaj neniu por teni la direktilon.

Kelkafoje, feliĉe, mi renkontis la _ĉenon_. Rapide mi alkroĉiĝis

post tiuj longaj ŝiparoj kiujn ĝi posttiris kaj, la remiloj senmovaj,

sternitaj kiel flugiloj alte flugante, mi lasis min veturi je tiu

silenta rapideco kiu ŝajnis tranĉi la riveron per longaj

ŝaŭmorubandoj kaj malaperigis ĉiuflanke la surbordajn domojn. Antaŭ

mi, malproksime, tre malproksime mi aŭdis la unutonajn batojn de la

ŝipŝraŭbego; hundo kiu bojas sur unu el la ŝipoj kie forflugas el

malalta kamentubo, iom da fumo, kaj ĉio kredigis al mi kvazaŭ grandan

vojaĝon kun la mara ŝipvivado.

Bedaŭrinde tiuj renkontoj maloftaj estis. Plej ofte estis necese ke mi

remu kaj remu dum la sunaj horoj. Ho tiuj tagmezoj kun la suno alfalante

rekte sur la riveron; ŝajnas al mi ankoraŭ ke ili min bruligas. Ĉio

flamis, ĉio rebrilis. En tiu atmosfero blindiganta kaj suna kiu flosas

super la ondoj kaj vibras je ĉiuj iliaj movoj, la mallongaj subakvigoj

de miaj remiloj, la ŝnuraĵo de la ŝiptiristoj eltiritaj el akvo tute

disfluantaj, pasigis helajn polurarĝentajn lumojn. Kaj mi remis

fermante la okulojn. Iafoje pro miaj energiaj penadoj, pro la

antaŭensalto de la akvo sub mia barko, mi imagis ke rapidege antaŭen

mi iris; sed levante la kapon, ĉiam mi vidis la saman arbon, la saman

muron kontraŭ mi.

Fine post multaj fortuzoj, tute ŝvita kaj ruĝa pro varmeco mi sukcesis

foriri el la urbo.

La bruego de la malvarmaj banejoj, lavŝipejoj, enŝipigejoj

malpligrandiĝis. La pontoj maloftiĝis sur la bordoj plilarĝigitaj.

Kelkajn posturbajn ĝardenojn, fabrikejajn kamentubegojn nur oni vidis

de tempo al tempo. Sur la horizonto verdaj insuloj ŝajnis tremi. Tiam

konsumita de laciĝo, mi rifuĝis apud la bordo, meze de la

kankreskaĵoj tute zumaj, kaj tie, duonesveniĝinta de la suno, la

laceco, tiu multepeza varmeco kiu supreniris el akvo stelumita de

larĝaj flavaj floroj, la maljuna marlupo eksangadis el la nazo kaj

longe tio daŭris. Neniam miaj vojaĝoj havis alian finiĝon. Sed kion

vi volas! mi trovis ilin ĉarmegaj.

Io terura estis la realveno, la reeniro. Kvankam mi revenis per

rapidegaj remilbatoj mi alvenis ĉiam tro malfrue, post la eliro el

lernejoj. La impreso de la tago krepuskiĝanta, la unuaj flamingoj en la

nebulo, la militaj trumpetaj sonoj por reeniri en soldatejojn, ĉio

pligrandigis miajn timojn, miajn bedaŭrojn. Mi enviis la homojn kiuj

pasis, trankvile reenirante en sian hejmon; kaj mi kuris havante mian

kapon pezan kvazaŭ ĝi estas plena je suno kaj akvo kun konkaj ronkoj

en la oreloj, kaj jam sur mia vizaĝo la ruĝigo pro mensogo kiun mi tuj

diros.

Ĉar tio estis necesa por ĉiufoje respondi al tiu terura "El kie vi

venas?" kiu atendis min ĉe la pordo. Estis tiu demando, tuj je mia

apero, kiu plej min timigis. Mi devis respondi tie, sur la sojlo, ne

atendante, ĉiam havi ian historion pretan, ion por diri, kaj tiel

mirigan, tiel mirigegan ke, pro surprizo oni forgesu demandi aliaĵojn.

Tio al mi donis tempon por eniri, retrovi spiradon, kaj por tiun celon

atingi, ĉion mi estus farinta. Mi elpensis malfeliĉegojn, revoluciojn,

terurajn fariĝojn; tuta urba kvartalo kiu brulas, la fervoja ponto

elfalinte en la riveron ... Sed jen tio kion plej forte mi trovis.

Tiun ĉi vesperon mi alvenis tre malfrue. Mia patrino kiu min atendis de

unu longa horo, staris supre de la ŝtuparo. "El kie vi venas," ŝi

ekkriis.

Diru al mi kiaj diablaĵoj povas naskiĝi en infana kapo. Nenion mi

trovis, nenion mi preparis; tro rapide mi estis alveninta. Subite min

alvenis ideo freneza. Mi sciis ke la kara virino estis tre pia,

katolikino enradikita kiel Romanino kaj mi respondis al ŝi, spiregante

kvazaŭ pro granda eksciteco: "Ho patrineto ... se vi scius!..." "Kion

do?... Kio okazas ankoraŭ?..." "La Papo mortis." "La Papo mortis!..."

rediris la kompatinda patrino, kaj tre pala ŝi apogis sin kontraŭ la

muro. Rapide mi alpaŝis en mian ĉambron, iom timigita de mia sukceso

kaj la grandegeco de mia mensogo, tamen mi maltimis subteni ĝin ĝis

fino.

Mi memoras vesperon funebran kaj kvietan, la patro kun malĝoja

seriozeco, la patrino premegita.... Mallaŭte oni parolis ĉirkaŭ la

tablo. Mi mallevis la okulojn, sed mia aventuro estis tiel forgesita pro

la ĝenerala ĉagrenego ke iu ne pensis plu pri ĝi.

Ĉiu, vice, citis ian virtagon de tiu kompatinda Pio IXa; kaj iom post

iom la interparolado perdiĝis en la historio de la Papoj. Mia onklino

Rozo parolis pri Pio VIIa kiun ŝi tre memoris esti vidinta, trairante

la Sudfrancujo en tiama veturilo inter ĝendarmaro. Oni memorigis la

faman scenon kun la Franca Imperiestro: "_Komediante_!...

_traĝediante_!..."

Eble estis la centa fojo kiam oni rakontis tiun teruran scenon; ĉiam

per la samaj tonaĵoj, la samaj gestoj, kaj tiu neŝanĝebleco de

familiaj tradicioj kiuj, alprenitaj de la posteularo tiaj kiajn ĝi

aŭdis ilin, restas tie, infanaj kaj lokaj kiel monaĥaj historioj.

Malgraŭ ĉio, iam ĝi ne ŝajnis al mi tiel interesa.

Mi ĝin aŭskultis kun hipokritaj ekĝemoj, demandoj, ŝajno de malvera

intereso, kaj konstante mi diris al mi: "Morgaŭ matene, sciiĝante ke

la Papo ne mortis, ili estos tiel kontentaj ke iu ne kuraĝos min

riproĉi."

Tion pensante, malgraŭ mi, miaj okuloj fermiĝis kaj mi vidis,

duondorme, blukolorajn ŝipetojn kun angulo de Saonorivero varmegigita

de la suno, kaj grandajn akvaraneajn piedegojn ĉien kurantajn kaj

sulkigantajn la vitran akvon kiel diamantaj pintoj.

The Esperantist, Complete · 第 1047 / 1137 题