LA KVERKO KAJ LA KANO.

Fablo de La Fontaine.--Esperantigita de A. Motteau.

En tago, kverko diris al kaneto:

"Vi estus prava pri naturo plendi;

Eĉ peza estas por vi regoleto.

Simpla blovo de ventet'

Aŭ sur lag' aŭ sur laget'

Malsupren vian kapon povas sendi;

Dum mia supro, simil' al Kaŭkazo,

Ne nur haltigas la sunradiegojn

Sed (se por mi prezentas sin l' okazo)

Kontraŭbatalas grandajn la ventegojn.

Nordblovado tio ŝajnas al vi,

Kion mi apenaŭ sentas blovi.

Almenaŭ se vi kreskus sub l' ombraĵo

Streĉata de mi sur la najbaraĵo,

Ne tiel certe tiam vi suferus:

Vento ŝirmilon al vi mi oferus.

Sed vi naskiĝas sur malseka bordo

Aŭ de river', aŭ de torentmalordo,

Al vi maljusta ŝajnas la naturo."

L' arbeto diris:--"Estas ne teruro

En mia sorto; nobla kamarado,

Bonvolu pri mi de nun zorgi ne tro.

Malpli ol por vi estas la ventado

Por mi timinda. Vento, mia mastro,

Min certe fleksas, sed neniam rompas:

Vi baldaŭ vidos ke mi vin ne trompas.

Jam ventoj ne kurbigis vian spinon:

Atendu ni la finon."

Ĵus kiam kano tiel paroladis,

Plej terura venta blovo,

Kiun naskis norda kavo,

El horizontekstremo alflugadis.

La kverko staras, la kanet' kurbiĝas:

Ventblovego duobliĝas,

Atakas kverkon longe por faligi,

Kaj fine povas ĝin elradikigi!

Ĝin, kies kapo preskaŭ trafis nubojn,

Dum ĝi piedojn sendis en la tombojn!

The Esperantist, Complete · 第 1048 / 1137 题