ĈAPITRO V.

"Ĉu vi estas malsana, Franĉjo, mia kara?" diras dolĉa, aminda

voĉo.

Estas la voĉo de mia patrino. Mi turnas min en la lito, kaj lace

malfermas la okulojn.

"Mi ne sentas min tre bonsane. Mi opinias ke mi malvarmumis hieraŭ

nokte, marŝante domen tra la pluvo."

"Kial vi estis tiel malfrue, mia kara? Mario al mi diris, ke vi ne

revenis ĝis la dekunua kaj duono, kaj ke vi ŝajnis tre nekvieta kaj

malsaneta."

Ĉiuj la teruraj okazaĵoj de la antaŭa nokto kuregas tra mia cerbo.

Ĉu mi diros al mia bona, aminda patrino la tutan historion? Ha! ne!

tiu timindega tragedio devas eterne ŝlosiĝi en mia brusto.

"Mi eliris ĉe Preston Park, patrino mia, pensante ke mi ĝuos la

marŝadon; sed malfeliĉe mi lasis mian ombrelon en la vagonaro, kaj

pluvegis senĉese la tutvojon."

"Mi esperas, kara," respondas mia patrino, "ke estas nur malvarmumo,

kiun vi ekkaptis. Pli bone estas resti en lito. Mi suprensendas al vi

tason da teo, kaj tiam eble bona refreŝiga dormado resanigos vin,

ĉar vi ŝajnas febra kaj via pulso batas iom rapide."

Mia bona patrino min kisas, kaj forlasas la ĉambron. Baldaŭ aperas

la manĝaĵo, kiun, malpeza kiel ĝi estas, mi malfacile englutas.

Tamen ĝi refreŝigas min, kaj baldaŭ mi ekdormegas.

(_Daŭrigota_).

The Esperantist, Complete · 第 1013 / 1137 题