Priskribi ĉion, kion mi sentas, estas tute neeble. Mi altlevas
la paperon, malfermas la fenestron, kaj permesas al la malvarmeta
noktaero malhejti mian brulantan frunton. Mi sentas kvazaŭ mi
freneziĝas, kaj, kiam la papero, kiun mi tenas en mano, forflugetas
tra la malfermita fenestro en la mallumecon, mi estas tute nekonscia
ke mi perdas ion gravan.
Post intertempo, mi plitrankviliĝas, kaj ekkonsideras kiamaniere
okazis la malfeliĉaĵo. Mi rememoras, ke la armilfaristo montris al
mi, ke oni povus ĉani la pistolon kiel ordinaran pafilon, kaj tiam,
se la tirilo estos ŝovita antaŭen, ĝi fariĝos hartirilo, kaj la
plej malpeza tirilpremo faligos la ĉanon. Evidente la maljunulo
estis ĉaninta la pistolon, kaj nekonscie ŝovinta antaŭen la
tirilon. Ho! kia malŝagulo mi estis, ke mi ne klarigis al li la
tutan meĥanismon de la pistolo antaŭ permesi al li ĝin tuŝi?
Sed, kiel mi povis scii ke li ĝin ŝargus? Ne, certe mi ne estis
mallaŭdinda malgraŭ ĉio. Sed, kial mi ĝin ne forprenis de li,
kiam li ekparolis pri sia timiga projekto? La penso pri "projektoj"
konfuzas al mi la cerbon, kaj mi komencas pripensi la teruregon
de mia situacio! "Ho! Dio!" mi ekkrias, "lia tuta projekto estas
okazinta!" Kaj, tiam liaj vortaj fatalaj trakuregas tra mia cerbo!
... "_Kiel vi povis pruvi ke vi ne estis mortiginta min?_" Kiel mi
povis? Jes, mi povas! La papero! ... Kaj, tiam, kiel fulmo, jen
ekbrilas en mian spiriton, ke la papero, pruvanta mian senkulpecon,
estas perdita! perdita! perdita for de ĉia espero iam ĝin revidi!
"_Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne atestos ke mi pafis
min mem hazardi?_" Grandĉieloj! mi ja estas! Nenio por pruvi mian
senkulpecon! Mia cerbo brulegas! Mi ekkuregas al fenestro! Ĉio estas
malluma kiel peĉo, krom la rapidflugantaj lumradioj elĵetataj de
la vagonfenestroj sur la plektbarilojn, kiuj, kontraste, aperigas
pli malluma la kamparon transe. Mi penas malfermi la pordon. Ĝi
estas ŝlosita! Mi kuregas al la alia! turnas la tenilon, kaj ĝi
cedas! Pli kaj pli brulegas mia cerbo! Mi ekkaptas la mortkorpon!
tiras ĝin per la ŝultroj, kaj trapuŝegas ĝin tra la pordo, ĝis
ĝi malaperas en la mallumecon! Mi ĵetas el la fenestro ĉion
ne apartenantan al mi mem, kaj rapide enpuŝas en mian poŝon la
aĵetojn, kiujn mi estis metinta sur la sidejon, kiam mi penadas
trovi la ŝlosilon de la pistolujo. Mia okulo ekvidas la fatalan
turnpafileton! Mi altlevas ĝin! Ĉu mi plenigos la tragedion? Unu
malgranda premeto, kaj mi vivos ne plu! Ne! tio min stampus veran
mortiginton! Kio ajn okazos, miaj okuloj neniam restos sur tiun
mortigantan armilon! Mi enmetas ĝin en la ingon, kaj ĝin ĵetas el
la fenestro!
Kaj nun la rapideco ekmalakceliĝas. La lumiloj de stacidomo
videbliĝas! Ni haltas! Terura sento de timo, ke iu eniros la
vagonon, kaj vidos la sangmakulojn sur la planko kaj kusenoj, min
ekkaptas! La agonio de necerteco estas preskaŭ netolerebla, kaj
la duonminuta halto ŝajnas al mi horoj! Fine, la fajfo de la
konduktoro! kaj ni foriras!
Kaj nun mi komencas pli trankvile pripensi pri mia situacio, kaj
konsideri kian fatalan eraron mi estas farinta, ĵetinte la mortulon
el la vagono. Kiel mi povis esti kulpigita je mortigo? Kian kaŭzan
mi povis havi por mortigi la malfeliĉulon? Certe ne pro rabado,
ĉar la trovado de lia mono pruvas tion. Lia "projekto" estis simple
ridinda. Ho! kia idioto mi estis, ke mi ne lasis la mortkorpon tie,
kie ĝi kuŝis kaj diris la tutan veron ĉe la stacidomo, kie ni ĵus
haltis? Tro malfrue! tro malfrue! Nun mi devas konfidi je sorto! Sed,
ho! ĉieloj! nomiĝi mortiginto! Tiriĝi en juĝejon! Aŭskulti la
malvarman, senkompatan voĉon de ia malbenata advokato alparolanta
la juĝantaron, rakontanta fakton post fakto pruvanta mian kulpecon!
Ĉio vera! kaj mi ... senkulpulo! "Dio mia, estas frenezige!" mi
ekkrias, kovrante mian vizaĝon per la manoj, kaj ekploregante je
malespero!
Kio okazis kelktempe, mi ne scias. Mi devas esti enfalinta en
letargiecon, ĉar mi subite konsciiĝas, ke mi aŭdas voĉon
kriegantan "Preston Park! Preston Park!"
Mi eksaltas de la sidejo, kaj malfermas la fenestron.
"Ĉu vi deziras deiri, sinjoro?" diras voĉo.
"Jes," mi respondis.
"Nu! rapidu, mi petas, ĉar ni ne haltas minuton."
Kunprenante mian vojaĝkovrilon kaj palton, mi eliras el la vagono.
La fajfo sonas, kaj la vagonaro foriras.
Mi marŝas al la stacipordo; oni demandas mian bileton; mi ĝin donas
al la portisto, kiu rigardinte ĝin, diras:--
"Kompreneble vi scias ke tiu ĉi stacidomo ne estas Brighton?"
"Jes," mi respondas, paŝante sur la vojon.
Pluvas forte, kaj mi memoras ke mi lasis mian ombrelon en la vagono.
Senzorge pri la pluvo, mi ŝanceliras laŭ la vojo al Brighton.
Mi memoras nenion plu, ĝis kiam mi atingas la domon de mia patrino,
kaj la servistino malfermas la pordon.
"Vi tre malfruas, sinjoro," ŝi diras; "la mastrino kaj la junaj
sinjorinoj kuŝiĝis. Sed ho! kiel vi estas malseka kaj pala! Ĉu io
okazis, sinjoro?"
"Ne," mi respondas, prenante la kandelingon. Mi rapidas supren al mia
ĉambro, kaj ĵetas min sur la liton.