Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Mi forgesas ĉu estis en Svisujo aŭ Aŭstrujo ke, en publika lavejo,
mi vidis muelilon por sapo. Oni metis sub ĝi la maldekstran manon,
turnis du aŭ tri fojojn per la dekstra mano la turnilon kaj ricevis
en la elŝtreĉitan manon maldekstran, sufiĉon da saprabotaĵoj por
lavi per ili la manojn. Tiuj kiuj kutimas vidi en Anglaj lavejoj
stacidomaj la saptableton jam de multaj manoj uzitan, certe tre
ŝatus tian muelilon. Mi mem kutime kunportas sapfolietojn, sed foje
mi forgesas ilin kunpreni, kaj tiam--nu, mi sopiras je la muelilo kiu
muelas sapon.
Pro kio mi komencas Amerikan memoraĵon per priskribo de ilo kiun mi
vidis en Eŭropo? Pro tio, ke por vojaĝanto negrandaj aferoj estas
ofte la plej gravaj; ankaŭ ke mia cerbo insistas kunmeti tiun ĉi
memoraĵon--eble pro la turnilo--kune kun tiu de la salskuilo Amerika
(_American salt shaker_) tiamaniere ke se mi pensas pri la unu mi
ĉiam pensas ankaŭ pri la alia.
"Sed kio," oni demandas, "estas la salskuilo." Ĝi estas, por tiel
diri, larĝigita piprujo en kies kovrilo la truoj estas tamen pli
grandaj ol tiuj kiujn kutime havas piprujo. Plie oni fabrikas ĝin
ne el vitro sed el porcelano kaj presigas sur ĝin belan floran aŭ
alian desegnon.
Trapasantan la kovrilon (almenaŭ en la plej bonaj specoj) oni
trovas ilon por grati kaj disigi la salerojn. Kiel bone scias ĉiu
mastrumistino saleroj dum malseka vetero kune algluiĝas. Por spici
ovojn poĉumitajn, k.t.p., la salskuilo estas ilo tre konvena.
Kelkajn mi aĉetis kaj kunportis hejmen.
Ofte kuniĝoj de pensoj estas tre kuriozaj. Ekzemple, mi pense
kunigas veturon kiun junule mi faris per _kajiko_ de _Constantinople_
kun sperto kiu al mi okazis en malgranda Amerika vilaĝo. Jen
ili:--De _Constantinople_ kun kelkaj kunuloj mi per kajiko supreniris
la Kornon Oran (The Golden Horn) ĝis la Dolĉaj Akvoj de Eŭropo
(The Sweet Waters of Europe). Kiam ni tien alvenis ni estis ĉiuj
malsataj, sed ni trovis por manĝi nur nigran panon kun kelkaj
malgrandaj fiŝoj (mi pensas sardeloj), kaj por tranĉi tiujn
apetitdonajn manĝaĝojn ni posedis la ne tro puran poŝtranĉilon
de nia gvidisto, kiu ilo eble ĵus antaŭe tranĉis tabakon. Unu
buŝplenon mi englutis kaj tuj sentis en mi grandan bezonon serĉi
tiun ĉambron kiun provizis por tielaj okazoj la antikvaj Romanoj.
La Amerika sperto estas la jena:--Mi alvenis malgrandan vilaĝon,
kie, ĉar tie mi ne intencis resti longtempe, mi eniris loĝantejon.
Mi tuj trovis ke mi estas malantaŭenirinta al la kutimoj de niaj
mezepokaj antaŭuloj, ĉar, ĉe la manĝoj oni ĉirkaŭportis sur
plado la viandon, el kiu la gastoj fortranĉis siajn porciojn _ĉiu
per sia propra tranĉilo_.
Mi diris al Amerikano ke tiu ŝajnas al mi tre malagrabla kutimo.
"Ho, ne," li respondis, "ĉiu tuŝas nur tion kion li mem manĝos.
Pro tio la kutimo ne estas malagrabla. Sed vi Angloj estas ĉiuj tre
malŝatemaj!"
Tamen mi estis danka ke oni permesis al mi fortranĉi la unuan
porcion; sed kredeble se mi estus restinta en tiu vilaĝo mi baldaŭ
kutimiĝis al la manĝmaniero kaj ĝin ne plu estus rimarkinta.
En verko, mi pensas de _Max O'Rell_, oni legas ridigan rakonton pri
Amerika riĉegulo kiu per siaj propraj manoj purigis la botojn de sia
Angla amiko; kaj vere la malfacilaĵo kiun prezentas al Amerikano la
purigado de siaj botoj estas por ni preskaŭ malkomprenebla.
Mi apenaŭ estis enirinta Amerikan hotelon kiam mi legis la anoncon:
"La Hotelestro ne respondas pri botoj lasitaj ekster la pordoj de la
dormoĉambroj."
Kredeble la onklino ĝin ne legis, ĉar, je tre frua horo matene, mi
aŭdis longedaŭran frapegadon sur la pordon de mia dormoĉambro, kaj
malferminte ĝin mi vidis homon kiu tenas en la mano paron de botoj
de Sinjorino, kaj demandas tujan pagon por la purigo de ili.
"Ĉu oni ne devas enskribi la purigprezon sur la kalkulon?"
"Ne, la afero estas tute persona; li jam malŝparis sufiĉon da
tempo; ĉu oni atendas ke li serĉu la tutan hotelon por ricevi la
purigpagon de paro de botoj? Mi devas tuj pagi aŭ li forportos la
botojn, k.t.p., k.t.p."
Certe li estis en tre malbona humoro, sed li ĵus estis vekinta min,
kaj kiam oni tion faras per frapado sur pordon, sendube li suferos
je doloro de la artikoloj. Plie la onklino diras al mi ke nur kiel
grandega favoro li konsentis serĉi mian ĉambron. Li subite estis
prezentinta sin al ŝi per la sama demando; tujan pagon aŭ li
detenos la botojn; kaj, ho, ve, la onklino ne havis en sia monujo
Amerikajn monerojn. Ŝi petis pri la tuja aĉeto de kesteto de
purigiloj. Amerikano kutime kunportas tian kesteton kaj purigas mem
siajn botojn.
Ĉe la subetaĝo de hotelo oni trovos botpurigiston, kaj oni pagos al
li sufiĉan prezon por liaj servadoj. En la stratoj knaboj faros la
purigon je malkara prezo, sed ili havas ŝajnon timi la policanojn.
Eble estas malpermesite al ili eniri la stratojn kie ili faras la
plej grandan gajnon.
Foje mi legis pri homo kiu faris vojaĝon en kesto. Se mi legus
ke tuta familio faris vojaĝon en kesto _Amerika_ mi neniel
estus surprizata, tiel ĝi estas grandega. Fanfaronante pri la
frukto-porteco de la sojlo de kelka regiono, Amerikano diris ke
iu metis sur ĝin komodon, kaj jen, ĉe la mateno la komodo estis
enradikinta kaj kreskinta, kaj li trovis ne komodon sed dometon de
kvar ĉambroj. Nu, se oni metus sur _tian_ sojlon keston Amerikan
kredeble li trovos ĉe la mateno veran ŝipegon de _Noah_. Amerikanoj
ja uzas ne kestojn sed kestegojn, kaj jen estas, laŭ mia opinio, la
kaŭzo de tiu "eg"eco.
Paginte oni lernas! Kiam ni alvenis Amerikon ni havis tutan aron de
malgrandaj pakaĵoj, kaj kiam ni forlasis _New York_ mi kalkulis ke
mi jam pagis dudek dolarojn (=kvar livrojn=cent frankojn) por la
movigo de ili. La kosto estas tute sama por malgranda aŭ grandega
kesto, kaj por la alportado, kaj ĉe la pakaĵtenejo.
Mi, tial, tuj konvertiĝis al la Amerika metodo; aĉetis la plej
grandan keston kiun mi trovis, kaj en ĝin enmetis, mi pensas,
dekkvar el miaj pakaĵetoj.
Vojaĝante kun sinjorino mi ne povis imiti la Amerikanon kiu al mia
demando kiajn preparaĵojn li farus por ĉirkaŭvojaĝi la mondon
respondis, "Nu, fremdulo, mi divenas ke mi nur metus en mian poŝon
kombilon kaj dentpurigilon."
Oni povas bone supozi ke kestegojn tiajn kiajn mi priskribas,
Amerikaj servistoj neniel deziras suprenporti en la dormoĉambrojn.
Tre ofte la vojaĝanto lasas ilin ĉe la stacidoma pakaĵtenejo, kie
foje mi vidis aron de Amerikanoj, ĉiu kun sia _gripsack_ (malgranda
valizo kiun oni portas per la mano), elprenantaj el la kestego tion
kion ili bezonas por la venonta tago, kaj enmetantaj tion kion
ili alportis en la _gripsacks_. En hotel-vestibuloj (t.e., en la
vestibuloj de _kelkaj_ hoteloj) oni vidas la saman ŝanĝadon de
tolaĵo.
Inter miaj pakaĵoj estis fortega leda kesto kiu tre incitis
la malamon de la Amerika portistaro. Jen kion diras al mi la
onklino:--"Ĉe unu stacidomo ŝi vidis portiston kiu trenis laŭlonge
la trotuaro tiun keston supro malsupren renversitan."
Amerikano kiu trapasas diris al li:--"Ĉu vi ne vidas ke vi trenas
tiun keston supro malsupren. Tiamaniere trenante vi certe ĝin
difektegos."
"Nu, se mi ĝin difektos--ĝi estas nur la posedaĵo de unu
_Britisher_," respondis la aminda portisto kaj trankvile daŭrigis la
difektigon. Por klarigi lian rimarkon mi diros ke Amerikanoj kutime
ne uzas _ledajn_ kestojn.
Ie mi legis recepton por frakasi ŝtonegojn. Enfalditajn en pajlo
zorgege ilin enpaki en keston. Surmetu la surskribaĵon: "Facile
rompebla; volu ekzerci la plej grandan zorgon," kaj forsendi la
keston per vagonaro al la plej proksima urbo. Malferminte ĝin vi
trovos ne ŝtonegojn sed polverojn.
La zorgego de tiu portisto kaŭzas ke preskaŭ mi tion kredas!