MONATO POST MONATO.

Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ĉi paĝoj, ni havos la

plezuron renkonti unu la alian ĉe Boulogne sur Mer. Ni deziras

sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ĉi _Unua Monda

Kongreso Esperanta_ estos por ĉiuj partoprenantoj tute plezuriga

kunveno; ankaŭ ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros

nekontraŭstareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj.

Ŝajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub

la gvido de ia _Internacia Komitato_, kompreneble sub la prezido de

Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam

aperis, kaj ni varme konsilas ĉiun kongresanon, ke li tralegu la tre

utilan libreton: _Kongresaj Projektoj ricevitaj antaŭ 15 Junio_, 32

pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer.

* * *

Niaj Francaj amikoj certe faradas ĉion eblan por sukcesigi la

Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega

_Kongresa Libro_, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto

S-ro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj

ĉirkaŭaĵoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn

poemojn kiel _Espero_ kaj _La Vojo_, ilustraĵojn kaj--ni ĝojas

vidi--tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ĉi libro, pli ol

ia alia ĝis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine

vekiĝas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni

esperas ke la antaŭemaj anoncintoj profitos pro ilia saĝeco.

* * *

Tiun ĉi monaton ni ricevis la longe promesitan _Majstro Jan Hus_,

bele presita 40-paĝa verko priskribante la _Vivo, Agado, Kondamno

kaj Morto de la Glorinda Martiro_, verkita de J. F. Khun, kun

antaŭparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la

Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris.

La _Vocabulario Esperanto-Español_ alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj

estas la plej dika inter la ĝisnunaj vortaroj. Samforma kun la

_Fundamenta Krestomatio_, ĝi enhavas 364 paĝojn, kaj la kosto (6

frankoj) certe ne estas tro granda.

_Esperanto_ estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de

S-roj Berthelot & Lambert. Ĝi tute similas la ordinaran Francan

ĉiu tag-ĵurnalon laŭ ĝia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn

pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke ĝi vendiĝas ĉe ĉiuj

stacidomaj gazetvendejoj en Francujo.

The Esperantist, Complete · 第 944 / 1137 题