LA LETERO AL LA BAPTO-PATRO.

El la Veillée, tradukita de Elise Bauer.

Personoj.--_Paŭlo_: dekjara. _Johanino_: okjara.

Ambaŭ sidas ĉe la tablo skribontaj. Paŭlo elstrekas kaj skrapetas.

Johanino rigardas la plafonon. Ambaŭ sopiras.

_Johanino._ "Paŭlo!"

_Paŭlo._ "Kion?"

_Johanino._ "Ĉu ci jam skribis multon?"

_Paŭlo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekaĵoj:_

"Jen!"

_Johanino._ "Sed ĝi estas tute elstrekita!"

_Paŭlo._ "Nu, kaj ci?"

_Johanino, montrante blankan folion._ "Jen!"

_Paŭlo._ "Sed ĝi estas tute blanka!"

_Johanino._ "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ĉe la

sama punkto."

_Paŭlo._ "De tri kvaronoj da horo!"

_Johanino._ "La patrino diris al ni: 'Estos baldaŭ la nomofesto

de cia bapto-patro. Skribu al li ambaŭ beletan letereton.' Kaj ni

ambaŭ trovas nenion!"

_Paŭlo._ "Tio mirigas min, precipe de cia flanko."

_Johanino._ "Nu, kial?"

_Paŭlo._ "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia."

_Johanino._ "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min."

_Paŭlo._ "Tio ĉi estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie

ĉi, ni havus multegon por rakonti al li."

_Johanino._ "Kaj ni ne trovas ion por skribi!"

_Paŭlo._ "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo

kaj la Lamulo!"

_Johanino._ "Kiel!"

_Paŭlo._ "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi--tio

ĉi ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si."

_Johanino._ "Ĉu tio ĉi troviĝas en la Blindulo kaj Lamulo?"

_Paŭlo._ "Tie, aŭ aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci

la miajn, kaj ni ambaŭ subskribos."

_Johanino._ "Jes, frateto mia, tio ĉi estas bonega. Komencu!"

_Paŭlo._ "Ne, ci komencu!" _Ili rigardas unu la alian nedecidite,

tiam ekridas._ "Ni estu seriozaj!"

_Johanino, pripensante._ "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..."

_Paŭlo._ "Certe!" _Leviĝinte, kaj alproksimiĝinte Johaninon, li

skribas sur la blankan folion_ "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la

ideoj jam venas."

_Johanino, penante imagi ion._ "Kara Bapto-patro, Estos post morgaŭ

via baptofesto."

_Paŭlo._ "Li devas scii tion."

_Johanino._ "Eble li estas forgesinta ĝin. Pensu, li estas nur

fraŭlo. Li havas nek gefilojn nek genepojn."

_Paŭlo._ "Estas feliĉe ke li havas nin!"

_Johanino._ "Jes, por doni donacojn al iu."

_Paŭlo._ "Hm, mi havas ideon!"

_Johanino._ "Diru ĝin!"

_Paŭlo._ "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...."

_Johanino._ "Flatulo!"

_Paŭlo._ "Sciigi al li, ke mi deziras poŝt-mark-albumon."

_Johanino._ "Kial?"

_Paŭlo._ "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia

nomofesto."

_Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion._

"Atentu!"

_Paŭlo._ "Sed tre delikate. Ci komprenas!"

_Johanino._ "Ne malkvietiĝu! Mi skribos tute laŭte." _Ŝi skribas_:

"Mia frato posedas belan kolektaĵon da poŝtmarkoj. Se li havus

albumon ..."

_Paŭlo._ "Ruĝan! Albumon ruĝan!"

_Johanino, obeeme skribante._ "Albumon ruĝan li estus tre feliĉa.

Sed li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti unu."

_Paŭlo._ "Jen! Tiele ĝi estas tre delikate esprimita! Parolu nun

iom pri lia sano."

_Johanino, skribante._ "Ni esperas, ke via sano estas ĉiam bona."

_Paŭlo._ "Ne, ci ja scias ke li plendas senĉese!"

_Johanino, skribante._ "... Ĉiam bona, tio estas ankaŭ malbona.

Antaŭ kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian

malsanulon. Mi lin demandis kio tio ĉi estas, kaj li respondis,

ke ĝi estas malsanulo por ridigi. Tio ĉi plezurigas nin por vi."

_Interrompante sin._ "Nun ni devas paroli pri la vestaro!"

_Paŭlo._ "Pri kia vestaro?"

_Johanino._ "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo."

_Paŭlo._ "Ha, jes! Donu!" _li prenas la plumon kaj aldonas al la

letero_.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi

scias, ili revas nur pri pupoj?"

_Johanino._ "En vestkesto! Skribu."

_Paŭlo, skribante._ "Ili revas nur pri pupoj--en vestkesto la

vestaro."

_Johanino, rigardante la paĝon._ "Tio ĉi formiĝas!"

_Paŭlo._ "Stilo de Sinjorino de Sevignée! Sed ŝi ne havis fraton

kiu helpis ŝin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni

lernas diligente."

_Johanino._ "Tio ĉi ne estus modesta."

_Paŭlo._ "Ja jes, ci laŭdos min, kaj mi laŭdos cin!"

_Johanino._ "Bona ideo!" _skribante_, "Paŭlo estas tre diligenta. Li

laboras bonege. Li estas tre ĝentila al mi." _Cia vico._

_Paŭlo, skribante siavice._ "Kaj mia fratino estas la plej bona el

ĉiuj knabinetoj."

_Johanino, kisante lin._ "Kiel bone ci diris tion ĉi!"

_Paŭlo._ "Ĉar mi pensas tiel." _Kisante ŝin._

_Johanino._ "Nia letero estas longa. Rigardu!"

_Paŭlo._ "Jes, ni povos nun kisi...."

_Johanino._ "La leteron."

_Paŭlo._ "Ne, la bapto-patron."

_Johanino, rapidege skribante._ "Ni vin kisas kore, kara

bapto-patro," _subskribante_ "Johanino Delormel."

_Paŭlo, subskribante siavice._ "Paŭlo Delormel."

_Kun sopiro de ĝojo, jen! ĝi estas finita!_

_Johanino._ "Ni devas nur relegi nian evangelion."

_Paŭlo, post minuto da pripenso._ "Ho, ci volas diri nian

epistolon!"

_Johanino._ "Jes, nian epistolon. Ni relegu ĝin!" _Kaj ili relegis

ĝin, ĝis la fino._

_Johanino._ "Sed, ni forgesis ion."

_Paŭlo._ "Kio estas?"

_Johanino._ "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto."

_Paŭlo._ "Tio ĉi estas facile reparebla."

_Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj_ "Johanino

Delormel kaj Paŭlo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston."

The Esperantist, Complete · 第 943 / 1137 题