De Kolonelo H. K. Gordon.
La Birmanoj estas tre agrablaj, kvankam iafoje ekscitemaj; la virinoj
estas tre graciaj, krom aferemaj: la knaboj, kaj eĉ la viroj tre
amas ludojn, tiel piedpilko, flugludado, pugnebato, ŝipkurado,
vetado, kaj ĉiuj "_Marionette_" teatrajn ludajn. Ĉiuj sin banas
ĉiutage. Preskaŭ ĉiu viro estas tatuita. Preskaŭ ĉiuj portas
silkvestaĵojn.
"Rangoon," la ĉefurbo, sur bordo de la rivero "Irrawaddy," estas
granda kaj prospera. Domoj estas preskaŭ ĉiuj konstruitaj el
tektona ligno; sekve estas ofte bruladoj.
Riveroj estas tre longaj: oni povas vojaĝi sur la "Irrawaddy" pli ol
mil mejlojn sur vaporŝipo ĝis la Ĥinlandaj limoj. Multo da Ĥinoj
loĝas en Birmanujo: oni ilin trovas honestaj kaj aferemaj urbanoj.
Strange diri, la Ĥinoj neniam akceptas domservon, kvankam ili ĝin
akceptas en najbaraj lokoj, ekz. "Singapore" kaj "Penang." Ili estas
tre bonaj ĝardenistoj.
La pluvfalo en iaj lokoj estas grandega, dum la kvinmonata
pluvsezono, nome, de Junio ĝis Oktobro: falas ĉe havenoj de
"Akyab" kaj "Moulmein" mezakvante pli ol ducent coloj: ofte en unu
tago falas pli da pluvo ol falas en Anglujo dum tuta jaro! Severaj
fulmotondroj enkondukas la pluvsezonon; tamen ofte post kvarono
da horo polvo flugas el stratoj sub la ega hejto de la sunradioj.
Sekaj riveretkanaloj post mallonge fariĝas ŝaŭmaj kaj danĝeraj
torentoj.
Kiam tiuj torentoj trankviliĝas, oni povas plezure sin bani inter
pentrindaj ĉirkaŭaĵoj.
Ŝafoj ne povas vivadi en Birmanujo: oni alkondukas ilin sur semajnaj
vaporŝipoj de "Calcutta." Landanoj tre ŝatas fiŝojn: precipe la
malfreŝajn fiŝkunmetojn!
Lepruloj estas komunaj: tamen de ili oni ne penas zorgi.
Krom bonaj oranĝoj, la fruktoj enlandaj la plej ŝatataj estas la
"Dorian" (Dujan) kaj la "Mangosteen" (Mangostin): kvankam, ne estas
ĉiu kiu povas toleri la odoron malagrablegan de tiu unue skribita.
Oni ankaŭ trovas la "Cachounut" (Kaŝunukson): servistoj ne volas
ilin kuiri apud ies domo, dirantaj ke febro sekvos: estas ja strange,
tamen mi ĝin kredas vera.
La lingvo estas por Eŭropanoj tre malfacila: la pensadmetodoj
estantaj tute malsimilaj. La lingvo de la Budista Pastraro estas
antikva "_Pali_," nekomprenebla al la popolo, kaj ne ĉiam al la
pastroj mem! Estas multo da temploj (Pagoda), sur preskaŭ ĉiu
monteto apud urboj kaj vilaĝoj, kaj kvankam ĉiu Birmano devas pasi
por edukado tra la manoj de Pastroj, tamen oni ne atentas severe
la Budistajn religiajn ordonojn. Samtempe, se la Pastraro postulas
monon por konstrui novan templon, la sekvantaro tuj ĝin provizas.
Konstrui templon estas tre meritinda afero. Estas religie ordonita
ne mortigi ion ajn: tamen, kiel Ĥinoj, la Budistaj Birmanoj povas
esti kruelegaj. Ili ofte fariĝas tre komplezaj, kaj kontente pagos
moneron por liberigi paseron el la manoj de almozulo, malgraŭe li
bone scias ke la pasero estas retenata per ŝnureto, por rekaptiĝi!
Li irigos ĉevalon ĝis ĝi estas mortonta: sed se ĝi mortus, li
dirus, "Tio ne estas mia kulpo."
La tuta lando fumas: la Birmanoj, verdan folion enhavante dolĉan
miksaĵon: alilanduloj, tabakon enportitan el Hindujo, kaj loke
fabrikitan. Se oni trempas tabakon en lakto de kakao, gorĝa
malsaneco certe sekvas.
Sovaĝmielo estas kvante trovata en la arbaroj: sed ĝia ĉefa
celo estas por la enterigo de sanktaj Budistpastroj. La pastraro
ĉiam elektas tre belajn sidojn por konstrui siajn rimarkindajn
templojn. La preĝejaj orumitaj turoj ŝajnas mirinde graciaj en
la hela sunlumo, kun la verda kreskaĵaro postflanke, kaj la brila
rivero malsupre. Sur ĝiaj pordoj kaj pordegoj oni trovas belegan
ĉisatan lignaĵon (ĉiam tektono), por kiun verki la ĉisisto
bezonas mirinde malmulte da iloj. La turpunkto ĝenerale enhavas
skatolo de multekostaj juveloj, donacitaj de religiuloj Budistaj:
kaj supre ĉion, estas ĉiam la "_Hti_," aŭ Reĝa ombrelo.
Ĉe la bestaro, estas iaj rimarkindaĵoj: ekzemple, ŝakaloj, kiuj
estas komune renkontataj en la Bengala provinco, ja en tuta Hindujo,
sin trovas ĉe la nordflanko de ofte seka riveretkanalo apud la
urbo, "Akyab," kaj nenie ĉe la sudflanko. Simile, la antaŭdiritaj
fruktoj, _Dujan_ kaj _Mangostin_, kreskadas ĉe la sudflanko de la
Riverego, "_Salween_" apud la urbo de "_Moulmein_" sed nenie ĉe la
nordflanko.
El multo da serpentoj, la plej danĝera estas la venena "Hamadryad"
aŭ "Reĝa Kobro," kiu ĉasas kaj atakas homojn. Grandaj Hirudoj
estas tre komunaj en la riveretoj kaj lagetoj. Multe da skolopetoj
alvenas ĉiujare ĉe la malvarma sezono (Nov. al Marto): oni povas
pafi cent birdojn kaj pli en unu tago en la rizkampoj. Oni kredas ke
estas bonŝance havi en sia domo la "Tŭktu," lacerton, makulatan
simile al truto: ĝi manĝas insektojn, kaj nokte vokas mistere el
plafono, "tŭktu, tŭktu."
Tiel ĉie en Hindujo, ĉiu stacio havas "_Gymkhana_" Klubo, aŭ
kunvenejo por Eŭropaj loĝantoj, kie sin trovas ĵurnaloj,
biblioteko, kaj ludoj. Malgraŭ malseka kaj varmega klimato, mi
vivadis multe da agrablaj jaroj en Birmanujo.
Oni povas vivadi sane per zorgo pri manĝado, trinkado, kaj
sunefikoj: tamen, ĉiam malfacila estas meti maljunajn kapojn sur
junaj ŝultroj.
Unufojon, mi suferis de malaria febro: tamen, vojaĝante al Islando,
apud la Arktika regiono, mi efektive resaniĝis, kaj poste la febro
neniam revenis. Tie ankaŭ oni facile resaniĝas de pulmaj kaj de
reŭmatismaj malsanoj.
Krom lignosegmueliloj, ekzistas multe da grandaj rizmueliloj ĉe
la havenoj: la rizo sin produktas enlande, kaj estas liverata
per boatoj: tiam ĝi estas ŝelata kaj polurata per maŝinaro ĉe
mueliloj preta por ekstersendi. Estas multaj specoj da rizo, kiujn
lerto povas distingi ĝuste: same, diru ni, kiel pomoj en Eŭropo.
Ĉe la lasta Birmana militiro, granda peno okazis por la
Administracio, por nutri la Hindajn soldatojn, ĉar ili rifuzis
manĝi la Birmanan rizon: kaj, pro tio, la Administracio devis
provizi kun plua elspezo Hindan rizon, kvankam Eŭropoj ne povis
distingi ian diferencon.
(_Daŭrigota_).