ESPERANTAJ TERMINOJ POR ESPERANTA GRAMATIKO.

Verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., de la Universitato de Londono,

kaj Diplomito de la Franca Societo kaj de la Brita Asocio por

Esperanto.

_La Aŭtoro ĉiajn rajtojn rizervas._

Skribante serion da artikoletoj pri Esperanta sintakso en la

_British Esperantist_, mi sentis ke multe da la terminoj, kiujn

oni ordinare uzas en Esperanta gramatiko, ne estas ĝuste la plej

bonaj. La terminoj kiujn oni uzas, estas, preskaŭ ĉiuj, terminoj

devenintaj de la latina gramatiko, kvankam ili estas ankaŭ multe

uzataj de la modernaj Eŭropaj lingvoj. Tiel farante, la modernaj

gramatikistoj estis tute ne tiel saĝaj aŭ originalaj kiel la

latinaj gramatikistoj, kiuj kreis tiujn ĉi terminojn. Ŝajne

imitante ilin, reale ili faris la kontraŭon. Ĉar la antikva latina

gramatikisto, instruante personojn, kiuj parolis ordinare latine,

faris, tre saĝe, siajn terminojn ĉiuj latinaj. La rezultato estis

ke ĉiu termino de la latina gramatiko ne nur nomis, sed ankaŭ

priskribis, al la latinaj homoj, la terminojn kiujn ili devis uzi.

Sed la modernaj gramatikistoj, preskaŭ ĉiuj, simple kopias la

latinajn terminojn, kaj forpelas la saĝan latinan metodon, doni

patrujajn nomojn al patrujaj aferoj.

Kaj estas ankoraŭ pli malkonvene uzi tiujn ĉi latinajn terminojn

en Esperanto. Ĉar Esperanto ofte donas al tiuj ĉi samaj terminoj

signifon kaj uzadon diversajn de tiuj, kiujn ili posedas en la

latina, kaj ankaŭ en la modernaj, lingvoj. D-ro Zamenhof ŝajnas

senti tion en la "_Plena Gramatiko_" (Krest, p. 254-6); ĉar li faras

kaj uzas, en tiuj du paĝoj, pli multe da Esperantaj gramatikaj

terminoj ol la tuta Esperantistaro estas alie farinta kaj uzinta.

La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj,

kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe

da mono por pagi la instruadon. D-ro Zamenhof vidis tion kaj diris

ĝin tute klare. Mi kredas ke la plimulto da la Angla Esperantistaro

apartenos ĉiam al tiuj ĉi klasoj: kaj ili scias tre malmulton pri

iuj gramatikaj terminoj: ĉar la Anglaj popolaj, elementaj lernejoj

instruas tre malmulte pri ili. La tempo estas nur sufiĉa por nia

terura silabado. Tial la Angla Esperantistaro bezonas sinesplikantajn

gramatikajn terminojn, pli ol iu alia nacia Esperantistaro.

Mi volas tial skizi, kaj proponi por diskutado, antaŭ la Bulonja

Kongreso, serion de Esperantaj gramatikaj terminoj. Oni povas rigardi

la naŭ ĉefajn partojn de la parolado, kiel la ĉefaj instrumentoj

de la parolado: kaj kunmetante nomojn por ili, estos tute nature uzi

la sufikson "-ilo":--

_Paroliloj._

1. Artikolo La-ilo = La instrumento, "la."

2. Substantivo Nom-ilo = La instrumento, de nomado.

3. Adjektivo Ec-ilo = La instrumento, por esprimi ecojn.

4. Adverbo Tiel-ilo = La instrumento, de maniero.

5. Pronomo (parte-) Pro-ilo = La instrumento, anstataŭ nomilo,

ecilo aŭ tielilo.

6. Verbo Dir-ilo = La instrumento, por diri ion.

7. Prepozicio Rilat-ilo = La instrumento, de nomilorilatoj.

8. Konjunkcio Kunig-ilo = La instrumento, de kunigo.

9. Interjekcio Kri-ilo = La instrumento, de kriado.

Sed sub ĉiu el tiuj ĉi ĉefaj vortoj ekzistas aliaj diferencigantaj

vortoj, kiuj dividas ĉiam la klason de vortoj signifitaj de ĉiu el

tiuj ĉi naŭ nomoj en pli malgrandajn (aŭ sub-) klasojn. Estas ofte

_eciloj_, kiuj faras tion,--ne _nomiloj_. Mi prenos la naŭ serie,

kaj penos fari Esperante por ĉiu la subvortojn, kiujn ĝi bezonas:

kaj mi uzos tie ĉi ĉiun novan vorton, post esplikado de ĝi.

1. _Lailo_ bezonas du gramatikajn _ecilojn_ por signifi (1) sian

montran uzadon, kaj (2) sian universaligantan uzadon; ekzemple, en

"la homo, kiun vi konas," kaj en "la homaro." Mi proponas "difina

la-ilo" por la unua, kaj "universala la-ilo" por la dua.

2. _Nomilo_ bezonas (1) la du _ecilojn_ "propra" kaj "komuna," kaj

ankaŭ (2) "reala" kaj "idea" (= konkreta kaj abstrakta). Ĉiu nomilo

estas aŭ propra aŭ komuna, kaj ankaŭ, aŭ reala aŭ idea; sed la

propra nomilo estas ankaŭ ĉiam reala. Estus eble ankaŭ helpo,

nomadi la realan nomilon, "realilo," kaj la idean nomilon "ideilo."

Ĉiu ecilo estas ankaŭ aŭ propra aŭ komuna.

Nomilo kaj ecilo posedas "nombron" kaj "kazon"; kaj tiuj ĉi du

simplaj vortoj ne bezonas esti ŝanĝataj. Kaj la pure Esperantaj

vortoj, "ununombra" kaj "multenombra," ne povas esti plibonigitaj.

Sed la kazaj nomoj, "nominativo" kaj "akuzativo," tute ne konvenas al

nia kara lingvo. Per formo ili signifas Esperante nenion; kaj ni ofte

nomas nomilon "nominativo," kiu estus neniam nominativo en tia frazo

en iu alia lingvo. Sed ne estas eble doni, al la unu aŭ al la alia,

nomon kiu signifos en Esperanto ĝian funkcion; ĉar ambaŭ havas tie

pli ol unu funkcion. Ŝajnas tial preferinde doni al ili nomojn laŭ

iliaj formoj. La unu havas "-n" ĉe la fino: la alia ne havas tion.

La Esperanta nomo de la litero "n" estas "no." Mi proponas tial nomi

la nominativan kazon la "sen-no-a" kazo, kaj la akuzativan, la "no-a"

kazo.

Nomilo ofte prenas ĉe sia flanko, alian, difinantan, nomilon en la

sama kazo, ekzemple, "Vilhelmo la kaizaro renkontis Edwardon 'la

reĝon.'" Mi nomus tiujn, "difinajn" nomilojn, anstataŭ ol uzi la

ordinaran gramatikan esprimon, "en apozicio."

Aperas ankaŭ ofte nomilo, kiu diras ion pri alia nomilo aŭ pronomo,

ekzemple, "Li estas Franco." Oni ordinare nomis ĝin "predikateca

substantivo," sed kial ne "pridira nomilo?"

Estas ofte konvene paroli pri la kontrolo, kiun la formoj de la

nomilo ekzercas sur la formoj de la apartenanta ecilo. La nomilaj

finoj "-n, -j, -jn" postulas ordinare la samajn finojn en la ecilo.

Estus plej simple nomi tiun ĉi rilaton "samfineco." La ecilo estas

"samfina" kun sia nomilo: kaj la rilato estas multe pli "kontrolo" ol

"konkordo" aŭ "konsento."

3. _Ecilo_ estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas

de iu alia vorto en la frazo: Ĉar participo estas ĉiam ankaŭ

ecilo, kvankam ecilo ne estas ĉiam participo. Ĝi havas du ĉefajn

uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la

nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Reĝa

Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira

ecilo havas ĉiam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kaŭzo de la

malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto.

Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj

"superlativaj adjektivoj." Ĉu ne estus multe pli simple kaj pli

instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj

eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon:

ĝi ne estas ĉiam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla,"

kiam estas necese distingi ĝin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj

la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ĉi nombraj vortoj

la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankaŭ

klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas

apartan nomon, ĉar ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da."

4. _Tielilo._--La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas

gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone

havi alian nomon por ĝi. Mia lasta frazo montras tion klare.

Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed ĝi ne

estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ĉi frazo. Kaj la participaj

adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian

nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ĉiu el ĝiaj specoj.

Ĝi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon,

ecilon aŭ alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2),

la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3)

la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara

suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por ĝi" en la

supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo

multe pli analogia al ĝia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia

lingvo. Oni vidos ankoraŭ tiun analogion en la proksima paragrafo,

kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankaŭ "pridira," tiel kiel

eciloj kaj nomiloj.

5. _Proiloj._--La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri

diversajn specojn de anstataŭantaj vortoj--vortoj kiuj anstataŭas

(1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis ĉefe la unuan, kaj

nomis ĝin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj

diris preskaŭ nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj

sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua

klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas

por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo."

Tio estas tute logika, ĉar neniu el tiuj ĉi gravaj vortoj havas la

plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni

ne diras aŭ montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera

pri la proecilo "tia," aŭ "tiu," aŭ "ties," aŭ pri la protielilo

"kial," aŭ "kiam," aŭ "kie," aŭ "kiel." Ili nur havas signifon

pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per aŭ por

si mem.

Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro

Zamenhof tiel saĝe kaj lerte aranĝis; sed mi havas nur spacon por

montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de

tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn aŭ faritajn

el la naŭ vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama,

kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la

kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3)

rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra."

Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam

"ĝi" estas malofte persono: "si" estas ankaŭ "refleksa," kaj "oni"

estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj

"ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj

proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed

tio estas nur per komuna kapableco de eciloj.

6. _Dirilo._--Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon.

Mi nomas tial la verbon "dirilo." Ĝi havas du ĉefajn formojn, kiujn

oni nomas "voĉoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi

ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva

formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj

"netransitiva." Tiuj ĉi du nomoj estus multe pli kompreneblaj en

Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira."

La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la

nomoj de ĉiu modo estas preskaŭ fremda al la Esperanto,--"indikativa,

imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du

aŭ tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple

kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan

la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro.

Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas

ankaŭ la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo.

Sed tiu ĉi nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas

ĝuste tiel nedubeble subjunktiva, ol ĝi estas alifoje ordona.

"Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finiĝas certege

per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn

por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj.

La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte ĝentile ordonaj. La

subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ĉiam ion, kio

povas, pli aŭ malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto,

celado, timo, k.t.a., kiujn la antaŭa dirilo esprimas. La ordona

uzado esprimas ĝuste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke----."

Ĉar la vizaĝo kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi

proponas "okazatenda modo."

Modoj havas tempojn, kaj D-ro Zamenhof donas al la tri ĉefaj

tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1)

"la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1)

mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ĉiu alia tempo aktiva,

kaj ĉiu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan

funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2)

mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta

kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol

tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon,

kiu ne estas finita, kaj daŭras. Por esti akurata, oni devas nomi

tiujn ĉi tri tempojn pasivajn, la "daŭrestanta, daŭrestinta, kaj

daŭrestonta." Kaj se oni anstataŭas la estantan participon "farata"

per la estintan participon "farita," oni faras ankoraŭ tri bonajn

Esperantajn tempojn, sed ankoraŭ ne simple la estanta, la estinta

kaj la estonta; ĉar la agado estas neniam daŭra, sed finita, je la

dirita tempo. Oni havas tial ne plu daŭrtempoj sed fintempoj, (1)

"finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis

farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento

rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la

futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo.

Restas ankoraŭ nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta

participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1)

mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante

la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ĉi tri tempojn, la

antaŭtempoj, (1) la "antaŭestanta," (2) la "antaŭestinta," kaj (3)

la "antaŭestonta."

Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, ĉar ĝi estas pli

simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun

siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ĉi tri

tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Ĉar oni faras la aktivajn

kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, ĝuste same ol la pasivaj, nur

uzante la aktivajn participojn anstataŭ la pasivajn. Estus sufiĉe,

ordinare, lasi tiujn ĉi tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn

unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la

radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta).

Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature,

fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj eĉ la

"sendifina" modo, sed ĉiu el ili havus ĉiam la saman nomon ol en la

"fakta" modo.

La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol

la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandiĝo de la kapablecoj de

la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aŭkziliaria) dirilo en

Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj"

diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami,

preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de

"por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; aŭ "Mi

timas iri" kun "Mi kuras por iri."

7. _Rilatilo._--La antikva nomo estas prepozicio, kaj ĝi signifas

ion antaŭponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio

ne estas ankaŭ la fakton, kiu meritas esti montrata per ĝia nomo.

La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ĉiujn

al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta

nomo por ĝi.

8. _Kunigilo._--La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla

en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniiĝis

multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj.

9. _Kriilo._--Tiu ĉi estas multe pli logika nomo ol "interjekcio."

Tio signifas, nature, ion interĵetitan. Sed en la natura kurado

de interparolado, la interjekcio okazas multe pli malofte inter la

vortoj ol antaŭ ĉiuj aliaj vortoj. Ĝi estus reale nomo pli konvena

por parenteso. Mi proponas tial "kriilo."

Tiuj ĉi ideoj venis nur en mian kapon antaŭ du semajnoj, sed ili

ŝajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin

antaŭ la Kongreso.

The Esperantist, Complete · 第 941 / 1137 题