La onklino insistas ke ni ŝanĝu la tablon, kaj elektas unu plej
eble malproksime de la ratfamilio. Sed apenaŭ ni estas sidinta nin,
kiam aperas la skaraboj, ĉiu el ili grandegulo.
Feliĉe nigruloj havas grandegajn piedojn. La onklino dungas sesan
kiu okupas sin per dancado sur la scarabegojn.
Certe tiu estas tute neordinara sperto. La onklino diras ankaŭ ke
ŝi nur dungis _kvin_ nigrulojn; ke la sesa ekzistas nur en mia
fantazio; sed mi ĉiam insistas ke ŝi uzis ses. Eble mi enkalkulas
la nigrulon kiu ventumis min mem. Sed ni ne diros tion al la onklino.
Amerikoj ofte sidas en la vestibuloj de la hoteloj. Almenaŭ _kelkaj_
el ili maĉas tabakon kaj ne _ĉiuj_ uzas kraĉujojn. Mi ne deziras
pritrakti la temon. Mi nur citos la tute netradukeblan avizon kiun mi
foje vidis, certe ne en la plej bonaj hoteloj.
"People who expect to rate as gentlemen must not expectorate the
floor."
("Tiuj kiuj atendas esti ricevataj kiel sinjoroj, devas ne kraĉi sur
la plankon").
Kredeble multaj ne "expect to rate" kiel sinjoroj.
Kiel ofte mi vidis la glaciigistojn tirantaj per grandegaj preniloj
porcion da glacio trans la planko de hotelvestibulo, kaj vidante la
malpuraĵojn kiuj algluis sin al ĝi, mi----
Sed kredeble oni forhakas tiun eksteran supraĵon. Mi preferas pensi
ke oni ne eĉ uzas ĝin por ĉirkaŭpaki la malvarmigujojn.
Pri la malvarmigujoj mi nur diros ke mi tre ŝatas ilin. Tiu kiu
neniam dum varmega tago, trinkis glason da lakto, freŝe eltiritan el
la malvarmigujo (refrigerator) ne konas treege bongustan trinkaĵon.
Pri la malvarmigita teo mi ne skribos. Amerikoj ĝin trinkas; la
onklino diras ke la gusto estas agrabla. Sed kredeble oni devas
alkutimiĝi al ĝi, kaj mi ne faris tion.
Unu afero mi faris. Kiam ajn mi trinkis glaciigitan akvon mi diris al
mi la tekston: "Ne tio kio eniras en la homon malpurigas lin."