Mi proponas al miaj Amerikaj kunfratoj la nomon "purigotiloj."

Oni ne bezonas longan serĉon por trovi la kaŭzon de tio ĉi. Mi

ĝin diros per tre malmultaj vortoj. _En Amerikujo ne estas servistoj

sed nur tiranoj kiuj sin nomas servistoj._ Pli ĝuste diri ili nomas

sin almenaŭ ĉe la domoj, "helpantoj." "_Lucus a non lucendo._" Kiel

ofte mi estas aŭdinta de diversaj sinjorinoj ke ili estas grandaj

malhelpuloj.

Mi donos unu ekzemplon de la Amerika servitudo al la servistoj;

antaŭe dirante ke kvankam ĉio kion mi priskribos estas vera ĝi

tamen ne estas vera por ĉiuj hoteloj. Mi vizitis hotelojn de multaj

klasoj kaj en multaj urboj, kelkajn kune kun la onklino, kelkajn

sola. Nature mi plej rimarkis tion kio ŝajnis al mi stranga.

En kelkaj hoteloj la kelneroj insistas, ke la gasto mendu samtempe

ĉion kion li intencas manĝi. Ĉiujn la manĝaĵojn la kelnero

alportas samtempe kaj aranĝas ilin sur multego de negrandaj pladoj

en duonrondo, ĉirkaŭ la telero de la manĝanto, kiu sidas kvazaŭ

post rampareto de pladetoj, kaj ofte prenas sur sian teleron la plej

strangan miksaĵon.

Mi aŭdis ke Anglo, nesciante la kutimon, mendis ion alian post

kelkaj minutoj de manĝado. "Tiun ĉi fojon," diris la kelnero, "ĉar

vi estas fremdulo, mi ĝin alportos al vi, sed atentu vi ke tio ne

reokazos."

En kelkaj hoteloj estas la kutimo doni al la kelnero trinkmonon

post ĉiu manĝo. Se vi forgesas la kutimon vi ne ricevos tre bonan

atenton.

Foje mi incitetas la onklinon pri ŝia uzo de servistoj. Tio okazis

en unu el la Sudaj Ŝtatoj, kie la kelneroj estas ĉiuj nigruloj aŭ

(kiel ili preferas esti nomataj) sinjoroj koloraj:

Preskaŭ mi povas ankoraŭ nin vidi. Ni sidas ĉe la tablo

atendantaj. Post la onklino staras nigrulo, per du ventumiloj

ventumante ŝin. Post mi alia faras la saman servon. Tria nigrulo

estas ricevinta la ordonojn, kaj, ĉar ni iom longe atendas, la

onklino sendas kvaran por vidi se eble li estas ekdorminta.

Subite io frapas mian piedon. Mi malsuprenrigardas kaj vidas,

ĉirkaŭatan de sia grandnombra idaro grandegan ratinon.

La onklino ekkrias kaj tuj dungas kvinan nigrulon por svingegi sian

buŝtukon kaj kriegadi "_ŝ-ŝ-ŝ-u!_"

Vane oni klarigas ke la ratino estas tute malsovaĝa; ke oni kutimas

ĝin nutri; ke ĝi ne eĉ pensas iun mordeti.

Vane oni svingegas kaj _ŝ-ŝ-ŝ-u-as_.

The Esperantist, Complete · 第 938 / 1137 题