Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
"Du ovojn en ŝelo, kelnero!"
La kelnero foriras kaj iomete ridante mi rakontas al la onklino
kiamaniere en Francujo mi forgesis la frazon "en ŝelo" kaj laŭ la
Angla frazo mendis "ovojn bolitajn" ricevante, post iom longa atendo,
tre bongustan kaĉan pudingon (batter pudding). La onklino insistas
ke pli kredeble ĝi estus ovaĵo, al kiu kritiko mi respondas ke mi
mem manĝis ĝin.
Tiam mi pripensas kiamaniere mi lernis manĝi ovojn en ŝelo sen
kulero anstataŭiganta tiun ilon per peco da pano (nature la ovoj
devas esti apenaŭ bolitaj) kaj mi esprimas la esperon ke Amerikoj
almenaŭ uzas kulerojn.
Pri tio mi tuj certiĝas. La kelnero revenas kaj li certe alportas
kuleron; li portas ankaŭ pladon surhavantan du ovojn dece en
buŝtuketo enfalditajn, kaj larĝan glason kiun li metas apud mia
telero, sed li _ne_ alportas ovingon.
"Ĉu vi forgesas la ovingon, kelnero?" mi demandas.
"Ovingon!" li respondas per voĉo surprizita eĉ iom plendeta, "en
Amerikujo oni ne uzas ovingojn. Jen glaso kaj jen kulero!" Tiam
vidinte ke mi ne komprenas, li aldonis, "Ĉu mi preparos por vi la
ovojn?" kaj ekkaptinta unu el ili li rompis la ŝelon kaj elverŝas
ĝian enhavon en la glason, dirante: "Tiamaniere oni povas ĉiam vidi
ĉu la ovo estas ankoraŭ taŭga por esti manĝota. Dum la varmega
vetero ovoj rapide difektas."
Sed malgraŭ la kelnero mi vidis en Amerikujo tre belan ovingon tute
el tranĉita vitro fabrikitan. Ĉe ĉiu finiĝo estis ingo, granda
ingo por granda ovo kaj negranda ingo por negrandaj ovoj. Se oni uzis
la grandan ingon la negranda fariĝis la piedestalo kaj reciproke.
La sinjorino kiu ĝin montris al mi diris ke ĝi apartenis al ŝia
pra- aŭ pra-pra-avo, kaj mi ĝojis lerni, ke kaj ŝi kaj ŝia ovingo
estis el Angla deveno.
Ĉu Amerikoj posedas ovingojn mi, do, ankoraŭ nescias, sed mi
preskaŭ tuj faris la gravan eltrovon ke ili ne posedas tranĉilojn.
"Kion vi diras?" ekkrias la leganto. "Ĉu Amerikoj ne eltrovis
la _Bowie_ tranĉilon. Ĉu ili ne estas eĉ konategaj pro siaj
tranĉiloj?"
Vi diras la veron, ho! leganto, sed se vi iam sidus ĉe la tablo de
Amerika hotelo vi tre bone komprenus mian diron. Tranĉilo estas ilo
por tranĉi, ĉu ne? Tial, se la ilo ne konvenas por tranĉi ĝi ne
estas, malgraŭ la nomo, _tranĉ_-ilo.
Mi supozas ke la kaveganoj nomis siajn silikajn ilojn tranĉilojn,
kaj se mi posedus la brakforton de kavegano eble mi donus la nomon
al la Amerika stanumita ilo, ĉar tiam kredeble mi povus eĉ tranĉi
viandon per ĝi. Ne, Amerikoj ne posedas tranĉilojn sed nur ilojn
por esti facile purigotaj.