LA FRATOJ DE BIRCHINGTON'.

(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando).

Originale verkita de Sydney H. Emptage.

De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento,

oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn

turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto

sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj--kiujn oni nomas

"Reculvers'"--estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo,

konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado

de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154).

Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo.

Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la

rakontanto--unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago

ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo--due, ke konstruis ilin la

"Fratoj de Birchington'," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua

legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj.

Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura

monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de

Birchington', saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj

pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa

homo--laŭ sia idealo--oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito

de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis

sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de

Birchington'." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo--ekstere,

tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo--kaj el tiu

simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian

fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon

por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton,

aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo--"Ho

jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj

treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris.

Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu

li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la

flamskribita nomo de "R---- de Birchington'" grandegan nombron da

pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:--

"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur

tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj

li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!"

La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis

malaperinta.

Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis.

Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam

palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la

ĉefabaton en la kamparo mortinta.

Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena:

sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la

mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian

perdon.

Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett.

Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis.

La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris:

"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?"

The Esperantist, Complete · 第 868 / 1137 题