Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato."

Sankt' Thomas' alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis,

kaj fine rimarkis:

"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin."

Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis

murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la

brakon kaj dirante:--

"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas

venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi

mian fraton, Rikardon."

Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La

tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano,

grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la

nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis--ne pro kolero--ĉar la

Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt' Thomas' eĉ ne paliĝis.

"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras,

serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta

Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo,

kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi

avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je

tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn."

Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li

tamen respondis kun respekto.

"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo.

Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon

jen aperas la nomo--"R---- de Birchington', kavaliro, loĝanto en

Reculvers." Nu, _li_ estis Rikardo--aŭ R---- de Birchington', _li_

loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne

estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian

profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la

kolekton da pekoj."

Sankt' Thomas' sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis

la Diablon, samtempe kriante:--

"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne

sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li

estas malbonulo kiel vi--sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta

homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!"

Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti

la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:--

"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...."

"Rapidu!" interrompis S. Thomas'. "Aŭ mi batos vin denove."

Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis

kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li,

gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore

dankegis Sankt' Thomas'on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere,

eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li

ekdiris:--

"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La

Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon,

tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn,

kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia

dua malapero.

Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt' Thomas' hokis

lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj.

"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi

promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu,

revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...."

"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian

libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...."

"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas'. "Ĉar vi

mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min,

perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton."

Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni

ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove

malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo

ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn.

De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian

pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post

senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam

antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema.

Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono

al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila

sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo

posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La

Dunaskitojn."

Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la

preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike

elstaradis la frataj turoj, kaj--al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas

la legendon--sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à

Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la

"Fratoj de Birchington'."

The Esperantist, Complete · 第 869 / 1137 题