LA SINAPSEMERO.

El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold.

Versigita de A. Motteau.

... Kaj kiam ili trafis riverbordon,

Klinante sin, per manlevad' salutis

Virino juna, dolĉokula; plore

Ŝi diris al la Majstro:--Ĉefsinjoro,

En figarbejo loĝas mi, kaj nutris

Fileton mian; lude, tra florejo

Kuranta li eltrovis serpenteton;

Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko

Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis

La buŝon kaj forklangon de l' rampaĵo.

Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite

Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis,

Nek kial liaj lipoj lasis mamon.

--"Li veneniĝis!" al mi diris iu;

Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos."

La karan idon mi ne volas perdi;

Mi petis do el ili kuracilon

Por lumredoni al okuloj liaj;

Ĉar estas tre malgranda la kismarko,

Kaj serpenteto povus nek malami,

Nek suferigi mian etan filon!

Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo;

Sur la monteton nun li ĵus alvenis.

Demandu al la flavrobvesta viro

Ĉu kuracil' ekzistas por malsano

De via filo." Tial mi tremanta

Tuj venis al vi, diefrunta Majstro,

Kaj plore malteginta la vizaĝon

De l' kara infaneto, mi vin petis

Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj

Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro,

Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis

Kaj ame palpis la idetajn vangojn;

Sed lin vi revualis kaj tuj diris:

"Jes, fratineto, estas io taŭga

Por resanigi vin kaj vian idon,

Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni.

Mi petas, trovu da sinapo nigra

Nur eron, sed ne ĝin akceptu

El domo kie patro aŭ patrino,

Infano aŭ servisto iam mortis.

Bonege estos se tielan grenon

Vi povos trovi."

Tiel vi parolis,

Ho, Ĉefsinjoro!

Diris nun la Majstro

Kompate: "Jes, precize miajn vortojn

Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami!

Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?"

Mi iris, Majstro, kun l' infan' malvarma,

Al brusto lin premante, mi petegis

En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo,

Kaj tra la urbo:--"Al mi ĉu bonvole

Vi donos eron da sinapo nigra?"

Kaj kiu tion havis al mi donis,

(Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj).

Sed kiam mi demandis ĉu en domo

De tiaj geamikoj iu mortis,

Aŭ patro aŭ patrin', infan', servisto?

Tuj ili diris:--"Ho, fratino kara!

Demando via tute stranga ŝajnas:

Mortintoj tre superas la vivantoj!"

Dolore do mi tuj redonis eron,

Por aliloken iri. Sed mi aŭdis:

"Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon;

Jen estas ero, sed la mastro mortis;

Jen estas semo, sed semisto mortis

Dum l' intertemp' de pluvoj al rikolto."

Nenian domon trovis mi grenhavan

En kiu, Majstro, jam neniu mortis.

La senridetan idon malvarmegan

Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis,

Por veni ree al vi piedkisi,

Kaj peti por _sinapa sem' sen morto_:

Sed mi tre timas ke l' infano mia

Hieraŭ mortis, kiel iu diris.

Fratino mia, diris nun la Majstro,

Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon,

Balzamon laŭan, kaj gravegan scion.

Mortinta jam sur via brust' hieraŭ

Ripozis via ido. Karulino,

Vi scias nun ke la homar' tutmonda

Kortuŝe vian perdon vere ploras:

Dolor' de ĉiuj malgrandigu via!

Ho ve! volonte mi la sangon mian

Elverŝus por haltigi viajn larmojn,

Se povus tio de l' malbeno homa

La kaŭzon trovi. Kial amo sankta

Fariĝas agonio? Kial milionojn

Da homoj, tra la floroj, oni trenas

Al oferado sanga, kiel brutojn?

La knabon enterigu--dum mi serĉas.

The Esperantist, Complete · 第 867 / 1137 题