Originale verkita de Florence A. Meigh.
Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la
tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie
pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj
interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj
kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj
ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas,
kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel
ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera
Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas
viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura
dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte
estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas
vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj
geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj
kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la
luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis
kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per
ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro.
La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas
tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek
bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis _Kial_? Viro diris al
mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe
de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ
al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza
fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam
mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno
de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la
kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la
azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas
tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos
rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni
estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la
bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta
blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante
timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni
preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko
ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance
forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ.
La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj
la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas
vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro
apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la
veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "_Neceseco
estas la patrino de elpenso_" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj
posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed
historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la
defluilon.
Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi
almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi
voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per
hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La
anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis,
ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide
esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj
en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn
benadojn por plenigi malgrandan libron.
Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu
estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis
ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano
"Kiom da mejloj malproksime estas B--?" La policano respondis "Nu!
estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la
vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15-1/2 mejloj."
Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn
mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de
la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke
estas "nur unu mejlo kaj peco al X--," la peco estas multe pli longa
ol la mejlo!!
Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto.