E.W.

Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la

regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du

milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo

ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn

da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente,

rigardante surtere.

Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano

ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.

La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne

havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj

rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi

petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."

Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon

kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne

donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la

tutan vintron?"

Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.

De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine

mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti

poŝtmarkojn.

En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj

nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi

preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi

ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj

mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble

mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi

forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."

Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino,

diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."

"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo

kiu ĝin bezonas."

"Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon,

por ke mi ĵuru je ĝi!"

Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun

manpremo, ni disigis.

Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi

kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon,

li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon

pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni

multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj

saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur

merituloj ricevu helpon.

Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin

mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al

rimarko tiel nerespektoplena.

Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la

almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne

en biero kaj alkoholo.

Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj

mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la

venonta monato mi ne havus monon.

La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe

ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje

plibonigis bonaĵo."

Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde

organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari

multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi

siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la

morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la

stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por

havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de

mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj

kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj

baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj

nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj

hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da

ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por

ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo.

Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis:

"Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel

saĝaj kaj sindonemaj!"

Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: _Kion vi atendas de

porko, se ne blekon_, kio signifas: _Kion vi atendas de tre maljuna

virino se ne sentimentalan malsaĝecon._

The Esperantist, Complete · 第 860 / 1137 题