Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de
la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi
komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos
ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel
eble plej akurate tion kio okazis.
Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj;
almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ
mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis
sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis
vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado.
La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis
superakvego.
Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita
de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro,
kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo
de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la
balkonon kaj en la ĝardenojn?
Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate,"
kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega
kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute
plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj.
Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion
da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj,
ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra
gastemeco) estas senlimaj.
Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj,
tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos
ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj
okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj
dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe
la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed
multe malpli varma ekstera gastaro.
Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la
pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj
de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en
la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter
la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La
infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la
vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:--
La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo
estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas.
Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise
Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la
sekvanta maniero:--
Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni
interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj
la interkonsentantoj.
Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno
ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en
la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.
Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn
pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el
la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la
malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado.
Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna
dometo, la pastro ne estis malriĉulo.
Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe
edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo
portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi
havis oran ringon.
Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por
vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed
kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne
kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi
neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo.
Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la
rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino
kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.
"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.
"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi
petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."
Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne
estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi
ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi
karakterizon.
Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj
malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la
instruisto estis mirigita.
"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"
"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne
pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."
Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam
Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la
urbo Firenze (Florence)?"
Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi,
sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur
balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis
vian kapon."
Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu
de malgranda samlandano.
Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto
kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min
rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la
korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton
kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per
reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"
Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.
"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe
vidis?"
"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho!
for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin
_tuj_."
"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne
memoras."
"Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino;
mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."
"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"
"Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.'
Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj,
kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en
la grandaj bluaj okuloj.
Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima
fragmento mi revenos al mia priskribo.