Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis
afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn
novajn librojn:--
_La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la
Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia
eldonmaniero kaj enhavo.
_Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de
Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo
Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.
Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an
Marton, 1905.
_Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran
artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga
Sonorilo.
_Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto
Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto,
kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.
_La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el
_L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca
kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.
_L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré.
Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la
Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle,
Bruxelles, Belgium.
_Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg,
granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50,
Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.
_La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean
Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de
l'École de Medicine, Paris. 23 pp.
_La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904.
Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue
Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.
_La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe
Hachette, 24 pp.
Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton,
_Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti
inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.
Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj
pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis
ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn.
Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn
skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj,
altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de
progreso.
Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la
korespondado, estas nur eble citi malmultajn.
Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia
Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte
novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe
bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la
havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu
ni kore dankas lin.
La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.
Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la
suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca
armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof
mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni
diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan
paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!
Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ
pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli
ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la
5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas
ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama
propaganda laborado.
S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo,
verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof.
La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn,
kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj
kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo
vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière,
apud la Reĝa Teatro.
S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la
atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu
Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert
jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari
tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin
de la Universitato de Dijon.
S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala
Kongreso:--
_Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro
Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas
necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi
elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos
gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu
celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke
ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn
regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al
la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la
definitivan triumfon de nia kara afero.
_Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros
unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj
ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri
tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an,
okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn
havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj
distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu
tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj
vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion,
skribu tuj al ni.
_Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj
Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn
al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).
_Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos
(krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de
la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn
programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.
Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la
elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al
ni sendi.
Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux,
advokato--Boulogne-sur-Mer (France)."
P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn
artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la
tirkesto ne bone kreskis!_